• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-09 15:52:23    
Ĉina poezio longe marŝas

cri

Karaj retlegantoj, antaŭ nelonge, aktivado titotita "longa marŝo de ĉina poezio" oficiale funkciis. Organizantoj diris, ke ili celas, dum 3 ĝis 5 jaroj, krei iun markon, konstrui dek bazlokojn, eniri en cent urbojn, subteni milojn da poeziaj societoj kaj kulturi dek milojn da pomajn verkistojn.

En la komenco de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉina poezia rondo estis tre prospera. Tiam Ĉinio ĵus ekpraktikis la politikon pri reformado kaj malfermo, iniciate de nova socia fenomeno, aperis aroj da junaj poetoj, kiaj Shuting, Haizi, Gu Cheng kaj Wang Guozhen. Poezioj fariĝis tiama literatura formo plej ŝatata de intelektularo kaj estis titolita kiel "direkto de epoka disvolviĝo". Sekve de socia kaj ekonomia evoluado, valorkoncepto kaj konsuma inklino de ĉinoj grande ŝanĝiĝis, precipe en la lastaj dek jaroj, impulsate de vara ekonomio kaj procezo de tutmondiĝo, koncepto de pragmatismo estis populara en la socio. Disvolviĝo de beletro, inkluzive de poezio, descendis.

Malprospera stato de la ĉina poezia rondo ŝanĝiĝis en la lastaj 2 jaroj. Kelkaj komentistoj opinias, ke ĉinaj reformado kaj malfermo jam funkciis je pli ol 20 jaroj, tiama stato pri ŝpruca eniro de okcidentaj ekonomio kaj kulturo en Ĉinion, jam ŝanĝiĝis. Homaj koncepto pri valoro kaj konsumado ekrevenis al ĉina indiĝena kultura tradicio. "Nacia literaturo" kun esploro de ĉinaj tradicia filozofio, literaturo kaj historio kiel ĉefa enhavo, estas atentata en la intelektularo. Pri literatura kreado, poezio plaĉas al homoj, per sia trajto pri mallongeco, laŭvoleco kaj taŭgo al esprimo de anima travivaĵo kaj spirita strebo.

Aktivado titotita "longa marŝo de ĉina poezio" estas iniciatita de Ĉina Instituto de Poezio. Ĝenerala sekretario de la instituto Zhang Tongwu opinias, ke la nuna tempo estas la plej bona periodo por disvolviĝo de la ĉina poezio. Li diris:

"Aktivado titotita "Longa marŝo de ĉina poezio" iniciatita de Ĉina Instituto de Poezio estas granda rimedo, per kiu, oni celas starigi flagon, faciligan al nuntempaj poemoj prikanti epokan spiriton."