Ĉu vi scias, kie ekzistas la plej bela akvo de Ĉinio? Vi povas trovi la respondon en la ĉina diro, ke reveninte de Jiuzhaigou, oni ne volas rigardi akvon. En la antikva kaj mistera tero, la akvo ĉie estas verda kaj fiŝoj senĝene naĝas en la verdo. Super la marnivelo je pli ol 3,000 metroj, la altebenaĵo impresas, ke la fiŝoj naĝas en la ĉielo. Montoj kaj rivero, arbaro kaj akvo, fruktoj kaj herboj, antikva muelila dometo kaj zigzaga viadukto super la rivero kaj tiel plu subite tiras vin al la fabela mondo.
Turisma Informo
Vesto: La averaĝa alto super la marnivelo en Jiuzhaigou estas ĉirkaŭ 3,000 metroj, la temperaturo en somero estas preskaŭ 19---22℃, oni pli bone kunportu pli multajn vestojn. Julio kaj aŭgusto estas sezono de pluvo, oni devas porti kontraŭpluvan ŝirmilon kaj kontraŭsunan ŝminkaĵon.
Manĝo: La manĝaĵo en Jiuzhaigou estas ĉefe de tibeta manĝstilo kaj la prezo estas iom alta. Vi povus kunporti iom da manĝaĵeto eventuale pro tio, ke tiea manĝaĵo guste ne plaĉus.
Hotelo: En la pejzaĝo de Jiuzhaigou ne ekzistas hotelo. Sed ekster ĝi, troviĝas multe da hoteloj, kvin-stelaj kaj ordinaraj. En la turisma periodo, la prezo estas alta. Pli bone antaŭdifini hotelon surrete aŭ per telefono.
Atento: Jiuzhaigou situas en la evoluonta nordokcidenta parto de la provinco Sichuan. La financa reto ne estas tiel kompleta. La turistoj pli bone kunportu pli multe da kontantaĵo. Jiuzhaigou estas altamarnivela regiono, oni sportu ne forte kaj malmulte drinku, multe manĝu legomojn kaj fruktojn por preventi la alpan reakcion. Maljunuloj kaj malfortuloj kunportu ofteuzatan medikamenton kaj pli bone aĉetu oksigenan boteleton en la urbo Chengdu. Maljunuloj, malfortuloj, homoj, kiuj havas hipertension, koronarian kormalsanon aŭ kardiopation, pli bone ne venu.
|