La dek-tria Togolanda Esperanto-Kongreso (TEK) okazos jam ne de la 16-a ĝis la 18-a de decembro 2005, sed de la 23-a ĝis la 25-a. Prokrasto de unu semajno okazas por ebligi al lernejanoj kaj geinstruistoj profiti siajn feriojn por partopreni la kongreson. Sekvas la programo.
Tri tagojn poste, la 28-an de decembro, en Lomeo ekos la Afrika Esperantologia Semajno, organizata de KCE kaj TIETo, kadre de la Pakto por la Esperanta Civito, kun partopreno de dekkvino da selektitaj kandidatoj el ok landoj.
En la programo de la 13-a TEK: Informkampanjo de JOTE tra la kongresurbo, Zamenhof-Festo, prelego pri la Vivo de Zamenhof, Komitatkunsidoj, ekzamenoj A, B kaj C de TIETo kaj kurso por komencantoj, kultura vespero / filmo pri Esperanto, Ĝenerala Asembleo (la estraroj de UTE, JOTE kaj de ĉiuj sekcioj de UTE prezentos siajn jarfinajn agadraportojn), prelegoj pri "Esperanto kaj ties praktika utileco" kaj "Koro de TIETo", futbala matcho, kvizo kaj balo.
|