• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-12 16:32:07    
Ĉu Israelo atakos nuklean instalaĵon de Irano?

cri

En la 11-a de decembro, precize kontraŭ la raporto de brita amaskomunikilo pri tio, ke Israelo atakos la nuklean instalaĵon de Irano, oficisto de israela registaro deklaris, ke Israelo neforigos ian ajn agadon por haltigi Iranon havigi nuklean armilon. Sed nuntempe la diplomatia rimedo ankoraŭ estas la antaŭeca elektado de Israelo por solvi irakan nuklean problemon. La koncerna raporto de brita amaskomunikilo havas imagojn pli ol faktojn.

Laŭ raporto de brita ĵurnalo la Dimanĉa Tempo, israela armea informulo malkaŝis, ke la israela armeo jam ricevis la batalpretecan ordonon de Ariel Sharon, ĉefministro de la transira registaro, ke israela armeo eble atakos la sekretan nuklean instalaĵon de Irako en marto de venonta jaro. La raporto diris, ke post kiam Ariel Sharon ordonis tion, israela speciala trupo jam altigis la avertan gradon. Israela armeo establis militan bazon en la norda parto de Irano, eĉ sentis la specialan trupon en Iranon por serĉi informojn kaj trovis kelkajn iranajn bazojn de urani-riĉigo, nekonatajn al la Internacia Atomenergia Agentejo. La raporto diris, ke se la militagado estus sankciota, Israelo sendos aerarmeon kaj terarmeon por ataki diversajn nukleinstalaĵojn de Irano. La raporto ankaŭ citis la diron de oficisto de israela armeo, ke la kialo de Israelo por fari militan atakon en marto de venonta jaro estas tio, ke tiam Irano eble enmanigos la centran teknologion kaj produktan kapablon de nuklea ŝargokapo.

Israela registaro subite reagis pri tio. Intervjuate de la israela televida stacio, Amos Gilad, la respondeculo pri diplomatia politiko de Israela Nacidefenta Ministerio diris, ke nuntempe la diplomatia rimedo ankoraŭ estas la antaŭeca elektado de Israelo por solvi iranan nuklean problemon. Sed Amos Gilad samtempe konfesis, ke precize kontraŭ la nuklea minaco de Irano, la koncerna takso de Israelo pri diplomatio, strategio kaj sekureco neniam ĉesas, kaj Israelo neforigos uzi ian ajn rimedon. Li esprimis, ke se ĉiuj diplomatiaj klopodoj malsukcesus, milita forto eble estos la ununura vojo por solvi iranan nuklean problemon.

Analizistoj montris, ke kvankam israelaj gvidantoj havas rezolutan sintenon kontraŭ iraka nuklea problemo, tamen en la problemo pri tio, ĉu ili uzos la armitan forton por ataki irakan nuklean problemon, Israelo ĉiam ne tute konfesis kaj ne komplete malkonfesis. La ĝenerala sekretario de la Internacia Atomenergia Agentejo Mohamed El Baradei avertis Israelon, ne citante ĝian nomon, ke ĝi, ne bombardu la iranan nuklean reaktoron. Li diris, ke armita forto ne haltigos la nuklearmilan posedon de iu lando, nur kaŭzos la seriozan rebaton de ĝi.