• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-13 09:51:36    
Popola vivo en kaverndomoj de provinco Shanxi de Ĉinio (foto)

cri

Kaverndomo estas antikveca loĝdomo sur la leŭsa altebenaĵo en la nordokcidenta parto de Ĉinio, kun la historio de miloj da jaroj kaj tre originala stilo. Nun ni iom rigardu tiujn kaverndomojn kaj iliajn mastrojn.

Ni iru al la vilaĝo Huayuantun en la norda parto de la provinco Shanxi. Plej multaj el la pli ol cent familioj de la vilaĝo loĝas en kaverndomoj. Sinjoro Zhang Zhijun, 53-jara, estas ordinara kamparano de la vilaĝo. Li havas du filojn, unu nepon kaj unu nepinon. Li diris ke pluraj generacioj de lia familio loĝas en kaverndomo:

"Kaverndomo estas komforta kaj varma. Ekde mia avo, kelkaj generacioj de mia familio loĝas en tiu tera kaverno. Mia nepo naskiĝis tie. Mi ne volas forlasi tiun teran kavernon. Ĝi estas varma vintre, malvarmeta somere. Tio tre bona."

Antaŭ pli ol 4 000 jaroj la loĝantoj de la leŭsa altebenaĵo en la nordo de la provinco Shanxi jam havis la kutimon fosi kavernon por loĝi. La leŭso estas glueca kaj malmola, kaj la kaverno estas nefalema. La kaverndomoj estas konstruitaj laŭmonte. Sur la natura tera deklivo oni fosas kavernon horizontale. La konstruado estas simpla, malmulte kosta kaj memfarebla. La loĝantoj povas ĝui varmon vintre kaj malvarmeton somere. Ĝis nun kaverndomoj vaste dislokiĝas sur la leŭsa altebenaĵo kaj en ili loĝas pli ol 40 milionoj da homoj.

Tiuj kavernoj ĝenerale altas je pli ol 3 metroj, larĝas je proksimume 3 metroj kaj fundas diference, maksimume je 20 metroj. Ĉiuj enirejoj estas direktataj al la suno por plene preni sunlumon. La plej modesta kaverndomo estas elfosita tera kaverno. Fortikigite per ŝtonoj, ĝi estas ŝtona kaverndomo. Kompreneble fortikigite per brikoj, ĝi estas brika kaverndomo, kun pli bela aspekto. La familio de sinjoro Zhang Zhijun loĝas en ok kavernoj, situantaj sur tri tavoloj de sama montdeklivo. Sur la supra tavolo estas du teraj kavernoj, konstruitaj de la patro de Zhang Zhijun en 1962, konservantaj la originalan formon ĝis nun. Sur la dua tavolo estas tri kavernoj, elfositaj en 1964 kaj rekonstruitaj kiel brikaj kavernoj antaŭ kelkaj jaroj. Tie loĝas gesinjoroj Zhang Zhijun kaj la familio de lia plijuna filo. Sur la suba tavolo, proksima al la montpiedo, estas tri ŝtonaj kavernoj, konstruitaj antaŭ pli ol 20 jaroj. Tie loĝas la familio de lia pliaĝa filo.

Laŭ la montvojeto ni supreniris kaj atingis la brikan kavernon de sinjoro Zhang Zhijun. La kaverno areas je pli ol 20 kvadrataj metroj kaj estas prilumita de la sunbriloj tra la ligno-kraditaj fenestroj super la enirejo. Funde de la kaverno kuŝas granda terlito, kies unu fino ligas fornon. En ordinaraj tagoj ili kuiras tie. La belaj papertondaĵoj kaj bildoj gluitaj sur la muroj de la tri flankoj de la terlito estas aparte okulfrapaj. Montrante tiujn artaĵojn, sinjoro Wang Kewen, esploristo de la Popola Arta Halo de la urbo Yan'an, provinco Shanxi, konigis ke ili servas ne nur kiel ornamaĵoj, sed ankaŭ kiel apartigilo de la litaĵoj kaj la muroj. Li diris:

"Dum longa tempo formiĝis kaverndoma arto en la nordo de la provinco Shanxi. Por ĉiu loĝanto la loĝata kaverndomo ja estas lia malgranda mondo. Virinoj de la norda parto de la provinco Shanxi estas belamaj. Ili rompas al si la kapon por ornami sian loĝejon kaj laŭeble faras ĝin pli bela, pli komforta. Ekzemple sur la plafono estas bildoj kaj sur fenestroj papertondaĵoj. Iuj belartaĵoj estas alprenitaj kaj fariĝis la ĉefa parto de la kaverndoma arto."