• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-14 08:58:57    
Kiamaniere formiĝis Okcidenta Lago?

cri
Kiel sciate, en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, troviĝas pitoreska lago nomata Okcidenta Lago. Pri la lago cirkulas multaj ĉarmaj legendoj. Nun ni rakontu: Kiamaniere formiĝis la Okcidenta Lago?

Legendo diras, ke antaŭ longe, oriente kaj okcidente de la Lakta Vojo respektive loĝis la blanka drako en ŝtona kaverno kaj la bunta fenikso en arbaro.

La drako kaj la fenikso estis najbaroj. Matene unu iris el la kaverno kaj la alia flugis el la arbaro. Salutinte reciproke, ili disiĝis por sia propra afero.

Foje, la fenikso flugis en la aero kaj la drako naĝis en la rivero. Fine ili venis al insulo, kaj preskaŭ en la sama momento vidis brilan rokegon. La fenikso tre ŝatis ĝin kaj diris al la drako:

"Frato, rigardu, kiel bela ĝi estas!"

Ankaŭ la drako tre ŝatis ĝin kaj proponis: "Ni poluru ĝin en perlon, ĉu bone?"

La fenikso kapjesis, kaj ili komencis la laboron. La rokegon poluris la drako per siaj ungoj kaj la fenikso per sia beko.

Pasis tagoj, monatoj kaj jaroj. Ili sukcesis perligi la rokegon. La fenikso flugis al la Fea Monto, portis de tie multe da roseroj per sia buŝo kaj gutetigis ilin sur la perlon; kaj la drako naĝis al la Ĉiela Rivero ( Lakta Vojo ), prenis multe da klara akvo kaj aspergis ĝin sur la perlon. Jen pro tio, la perlo fariĝis pli kaj pli glata kaj brila.

De tiam la drako kaj la fenikso amis unu la alian. Kompreneble ili ambaŭ amis la brilan perlon. Neniu el ili volis reveni al sia loĝejo. Loĝante sur la Fea Insulo meze de la rivero, ili tagnokte gardis sian trezoron.

La perlo vere estis trezoro. Kien atingis ĝiaj radioj, tie prosperis arboj, aromis floroj kaj riĉis grenoj. 

En iu tago, la patrino de la Ĉiela Imperiestro iris el la palaco kaj tuj rimarkis la radiantan perlon. Ŝi ekdeziregis ĝin. Noktomeze ŝi sendis ĉielajn soldatojn ŝteli la perlon, kiam la drako kaj la fenikso profunde dormis. Akirinte la perlon, la patrino de la Ĉiela Imperiestro ekstazis de ĝojo, kaj tuj ĝin kaŝis en la palacon firme ŝlositan je naŭ pordoj.

Rimarkinte la perdiĝon de la perlo post la vekiĝo, la drako kaj la fenikso ege maltrankviliĝis. Ili traserĉis ĉiujn kavernojn ĉe la rivero kaj ĉiujn angulojn ĉe la monto, sed ili ne trovis la perlon. Ili dronis en granda malĝojo, tamen ne ĉesigis la serĉadon esperante, ke iutage ili retrovos la perlon.