• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-14 15:11:25    
Serio de animaciaj libroj "Rakontoj de Andersen" estis unuafoje publikigita en Pekino

cri

Por rememori la 200-an naskiĝtagon de Andersen, oni okazigis en Ĉina Internacia Ekspoziciejo publikigan konferencon pri serio de animaciaj libroj "Rakontoj de Andersen". 15 belaj libroj unuafoje vidiĝis antaŭ ĉinaj legantoj. En la venonta junuaro, ĝi vendiĝos diversloke en Ĉinio.

La kompleto da libroj estis adaptita el granda animacia filmo "Rakontoj de Andersen", dissendota en Ĉina Centra Televidstacio kaj diverslokaj televidstacioj. La animacia filmo estis farita de dana kompanio Egmont, kiu atenteme elektis 30 rakontojn el pli ol 160 rakontoj de Andersen. La animacia filmo, eleganta kaj kun speciala stilo, vivece prezentas kvintesencon de rakontoj de Andersen. La serio de libroj kaj la animacia filmo alportos novan senton al ĉinaj legantetoj.

La konferencon sponsoris Fonduso de Song Qinling, dana fonduso HCA-2005 kaj koncernaj kompanioj. En la konferenco, ĉeestantoj gratulis eldonadon de "Rakontoj de Andersen" kaj per la kompleto da libroj esprimis bonvenon al ĉinaj infanoj. Ili ankaŭ esprimis la esperon, ke ĉinaj infanoj sane kresku. S-ro Lin Hua eksplikis influon kaj signifon de verkoj de Andersen al kelke da ĉinaj generacioj. Oni en la konferenco emfaze konigis situacion de la animacia filmo en televidstacioj en la tuta lando. Gvidantoj de Hua-yi Eldonejo kaj Epoka Kultura Disvolva Limigita Kompanio komune konigis ellaboron, disvastigon, merkatan estontecon kaj reagon de legantoj al la de serio de "Rakontoj de Andersen". Ili ankaŭ respondis demandojn de raportistoj kaj legantoj.

168 rakontoj, komponitaj de Andersen, estis tradukitaj en pli ol cent lingvojn kaj disvastigitaj en diversaj landoj. Andersen priskribis idealan mondon plenan de vereco, boneco kaj beleco kaj prezentis ĝeneralan valor-koncepton de la tuta homaro, tial liaj verkoj havas profundan kaj longtempan influon. Tio estas la kialo, ke klasikaj verkoj povas cirkuli kaj ĉiam ne esti malmodaj. Klasikeco estas eterna kaj malmodaĵo ne estas klasika. Kiel dirite, signifo de klasikeco kuŝas en relegado. Rakontoj de Andersen vere estas taŭgaj por homoj 3-jaraj ĝis 93-jaraj.

Serio de "Rakontoj de Andersen" estis ellaborita kaj eldonita kun tia celo. En infaneco, adoleskanteco, juneco, adolteco kaj eĉ maljuneco de homoj, Andersen alportas al legantoj ne nur ĝojon kaj edifon, sed ankaŭ pripenson kaj gustumon.