• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-14 16:03:18    
Kaverndomoj de ĉina provinco Shanxi kaj popolana vivo

cri
Tiu antikveca loĝdomo kaj ĝia arto kreita de la lokanoj en la longa pasinteco allogas pli kaj pli multajn turistojn de aliaj lokoj de Ĉinio kaj eĉ de aliaj landoj. Ili alvenas por rigardi kaj sperti tiean vivon. Nun sinjoro Zhang Zhijun kaj liaj familianoj funkciigas kaverndoman turismon. Ili liveras kelkajn el siaj loĝkavernoj al turistoj por tranoktado kaj gastigas ilin per lokaj frandaĵoj. Sinjoro Zhang diris:

"Tre bona estas nia komerco! Alilokaj turistoj venis al ni, sidis sur nia terlito en la ŝtona kaverno, kaj diris: Kiel bone! Kiel bele! Ŝajne por tiuj hoteloj sen kavernoj, la komerco ne estas tiel bona. Ni regalas turistojn nur per niaj lokaj produktaĵoj, kiaj de ni mem nutritaj kokinoj kaj ovoj, de ni mem frititaj kukoj. Ni eĉ prezentas la popolan dancon de nia hejmloko Yangge. Iuj alilandaj turistoj ŝatas papertondaĵon, do mia bofilino propramane tondas tiujn por ili."

Nun multaj de la urbo Yan'an, kie loĝas Zhang Zhijun, komprenis la valoron de la kaverndomo, en kiu ili loĝas generacion post generacio. Profitante de tiaj domoj ili entreprenas la turisman aferon kaj plibonigas sian vivon. La urba registaro ekspluatis kelkajn vizitindejojn kun la kaverndomo kiel la ĉeftemo, kaj per ili eksponas la ĉarmon de la kaverndomo. Yan'an-a Ŝtonkaverna Hotelo, la plej granda kaverndomaro de la mondo, situanta en Yangjialing, fariĝis nova turisma vizitindejo. La hotelo, situanta sur montdeklivo, konsistas el 300 kavernoj sur ok tavoloj, altaj kaj malaltaj. En ĉiu kaverno, sur muroj estas bildoj desegnitaj de kamparanoj, sur aĵuraj kraditaj fenestroj --- papertondaĵoj kaj sur fenestrobretoj --- freŝaj floroj. Antaǔ enirejo kuŝas ŝtonaj muelilo, senŝeligilo, tableto kaj taburetoj. Ĉio ĉi tio ellasas densan etoson de kamparana familio. Por kontentigi malsamajn bezonojn de malsamaj turistoj, iuj kavernoj estas meblitaj per lito, dum aliaj per tradicia terlito, ĉiuj kun tualetejo. La instalaĵoj por ĉiutaga vivo estas perfektaj, la medio estas pura kaj bonorda.

En la hotelo nia raportisto renkontiĝis kun sinjoro Xu Changjun, veninta el Ŝanhajo. Li diris:

"Kia estas kaverndomo? Ĝin neniam vidis multaj turistoj el grandaj urboj! Ĝi estas domo kun la nacia karaktero! Kvankam la kaverno, en kiu mi tranoktis, iom ŝanĝiĝis, tamen ili konservas ankoraŭ multajn tradiciajn aferojn! Tiu konstruaĵo karakteriziĝas per tradiciaj aferoj! Bona estas mia impreso!"

Tamen kiam multaj turistoj venas kaj spertas la vivon de la kaverndomo, la lokaj kamparanoj, lerninte loĝadon de urbanoj, translokiĝis el kaverndomo en brikan domon, unuetaĝan aŭ duetaĝan, pli larĝan kaj bone aerumitan. Dum la intervjuado en Yan'an, nia raportisto ofte vidis novtipajn kamparanajn domojn kaj ankaŭ antikvecajn kaverndomojn sur la dorsflanka montdeklivo.