• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-15 08:27:24    
Mongol-nacieca Romanisto

CRI
Kara leganto, ni jam menciis, ke Malĉinhu estas mongol-nacieca romanisto. En la jaro 1930, li naskiĝis kiel bebo de malriĉa familio en la Interna Mongolio. Jam en la infaneco li tre amis popolajn rakontojn kaj kantojn. Post la ĉina venko en la Kontraǔjapana Rezistomilito, li vizitis mezlernejon. En la aĝo de 15 jaroj li aniĝis al husara brigado de la Okavoja Armeo. Sed li faris kultur-propagandan laboron. En 1951, li debutis literature per novelo titolita "Homoj sur Stepo Korĉin" kaj ĝuis per ĝi bonan takson de legantoj. Post 4 jaroj aperis la novelaro "Ĝojaj Kantoj de Printempo" entenanta tamen nur 5 pecojn verkitajn en la daǔro de 1951 ĝis 1954 – "Homoj sur la Stepo Korĉin", 'Ĉe la Rivero Ŝandin", "Ĝojaj Kantoj de Printempo", "En Neĝa Ŝtormo" kaj Nomumo", en kiuj la aǔtoro prikantis, per gaja stilo kaj plena entuziasmo, la novan vivon de la popolo en la Interna Mongolio post la liberigo. Tiuj ĉi noveloj eĉ nun ellasas fortan odoron de surstepa vivo, manifestante verkadan talenton de la mongol-nacieca Malĉinhu.

En 1957, oni eldonis romanon titolitan "Sur Vasta Stepo", verkitan de Malĉhinhu. Poste, Malĉinhu okupiĝis ne nur pri romana kaj novela verkado, sed ankaǔ pri kompilado de scenaroj kaj adaptado de dramoj. Antaǔ nelonge aperis lia novela kolekto kun la ĝenerala titolo "Flora Stepo".

La romano "Sur Vastega Stepo" povas esti ĉefverko de Malĉinhu. Post sia eldoniĝo ĝi tuj ricevis altan takson de la literaturista rondo kaj pro freŝeco de temo kaj pro viveco de homaj figuroj kaj pro denseco de atmosfero de surstepa vivo. Por ke la romano fariĝu pli kaj pli fajna, surbaze de la eldono en 1957, la aǔtoro donis grandakvantajn korektadon kaj poluradon. En 1963, lia rafinita libro eldoniĝis, ricevante la titolon "Vastega Stepo".

La romano spegulas batalan vivon sur ĉahara stepo post la ĉina venko en la Kontraǔjapana Rezistomilito en 1945, manifestante rigoran provadon spertitan de popolanoj de la Interna Mongolio en tiu periodo. Post la kapitulaco de la japana imperiismo, la vasta stepo de la Interna Mongolio troviĝis en bolado kaj ondado. Prezentiĝis 3 elektoj en situacio de komplika batalo: sekvi la Komunistan Partion de Ĉinio? Akcepti regadon de Kuomintango? Deiĝi de la patrolando kaj "sendependiĝi"? Post tumulto, direktate de nia Partio per politiko pri nacieca unuec-fronto kaj gvidate rekte de Aǔtonoma Federacio de la Interna Mongolio, la mogol-nacieca popolo de nia lando finfine marŝis sur brilan vojon kaj de nacieca emancipiĝo. La aǔtoro detale priskribis fondiĝon kaj kreskadon de husara roto sur ĉahara stepo, konkrete reaperigante historian vivon, tiom gravan en tiu periodo, kaj prikantante triumfon de la naciecaj politikoj de la Partio.

Ja tre pitoreska la brua situacio sur la stepo. Malĉinhu teksis ĝin per buntaj fadenoj da eventoj kaj personoj, kiuj interrilatis komplekse kaj komplike, delikate bildigante ideologian moviĝon kaj kieon de diversatavolaj homoj en la Interna Mongolio. Timur, juna paŝtisto, estis kaptita kaj rekrutigita. Poste li forkuris kaj revenis al sia bela naskovilaĝo. Li kunportis informon pri tio, ke kuomintanga reakciularo masakris en Huhehoto multajn lernantojn, la Okavoja Armeo pledas por liberiĝo de malriĉuloj kaj por egaleciĝo inter homoj en la mondo. Kvazaǔ ekhavinte flugilojn, la informo flugadis rapide tra la vastega stepo. Tiam Hong Tao kaj paŝtisto Gambu, du komunistoj ekspeditaj de la Partio, edukis kaj edifis, ke Timur unuigu junajn paŝtistojn kun preteksto pri ĉasado kaj fondu husaran roton. Interalie Gonger, estro de la Flago* Ming'an, kovis ĝismedolan malamon al la kompartio pro klasa instinkto. Li do decidis sekvi Kuomintangon. Direktate de Liu Feng, kuomintanga spiono, li intense altiris gravulojn de la Flago, fondis sekurgardan regimenton de la Flago Ming'an, kaj nomumis sin mem kiel kolonelon. Li komplotis eĉ kun bandita kapo Fang Daren kaj instigis, ke ĉi lasta ŝajnigu sin membro de la Okavoja Armeo kaj faru seksan perfortadon kaj rabadon sur la stepo. Tiam Gonger "batalis" kontraǔ la perfortado kaj rabado kaj, sin pretendante kiel heroon, kondukis reakcian agitadon, ke paŝtistoj leviĝu por lukti kontraǔ la Okavoja Armeo de la Komunista Partio. Dume Kimd, foje vizitinta universitaton en Japanio, levis ŝildon pri la tiel nomata lozungo, ke "mongoloj devas sin sendependigi". Lia pornacieca fanatiko siatempe tuŝis la koron de partaj junuloj. Kaj, siaflanke, Wakir, riĉega maljunulo sur la stepo, sendis siajn 2 filojn en 2 antagonismajn armitajn fortojn – unu en la husaran roton, la alian en la sekurgardan regimenton – tre amuze, fakte ruze: Li sin klinos al tiu forto, kiu gajnos. Ĉio menciita aǔguris ŝtormon sur la vasta stepo.

Malĉinhu modlis serion da herooj en la romano. Ekzemple la menciita Timur, persistema, honesta, brava, sangvina kaj volfirma. Li ĉiam pretis oferi ĉion el si por liberigo kaj emancipiĝo de la mongola nacieco. Reveninte al la naskoloko, li aǔdis 1-an informon pri nenio alia, ol pri tio, ke Skin, lia amatino, de li tagnokte alsopirata dum lia forestado, estis okupata de Gonger, la damninda estro de la Flago. Tio spirite kaǔzis al li grandan vundon. Tamen li ne deprimiĝis nek prompte faris blindan venĝon. Anstataǔe li sin ĵetis en la naciec-liberigan batalon. Li kuraĝe obeis la veron kaj klare deklaris, ke li volas esti amiko de la Okavoja Armeo. En la romano la aǔtoro perfektigis tian tipon ne laǔ politika bezono, sed restigis al li iajn mankojn, kiaj troa liberiĝemo, malgrandanimeco kaǔzita de nacia humoro kaj neglekto de organizeco kaj disciplino. Ĉi tia realisma priskribo, ekzemple pri tio, ke sen konsento de la organizo Timur sturmis sola en la malantaǔon de banditoj por bloki ilian retiriĝon (ĉu unu sola homo povas formi blokadon – ja unu arbo ne faras arbaron!) kaj, alifoje, kunportante depeŝon survoje li mistifikis malamikon, estas tre trafa por elstarigi lian karakteron kaj tial kortuŝa kaj konvinka. Unuvorte, la aǔtoro ja provis manifesti la procezon de vekiĝo de la mongol-nacieca popolo per subtila, reala kaj viveca priskribado de la kreskado de la juna paŝtisto.

*Flago: Unuo de politika administrado en iuj lokoj de la norda parto de Ĉinio, precipe en la Aǔtonoma Regiono de Interna Mongolio. Flago estas samnivela kiel gubernio en Ĉinio.