• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-15 16:39:54    
Afrika Unio gvidas afrikajn landojn al paco kaj evoluado

cri

Afriko estas vasta kontinento kun magiaj ĉarmoj, tamen samtempe ĝi estas la plej fluktua kaj plej malriĉa kontinento en la mondo. Oftaj internaj militoj kaj konfliktoj serioze malhelpas la ekonomian disvolviĝon de la afrika kontinento. En la lastaj jaroj, sub la gvidado de la Afrika Unio kaj antaŭenpuŝado de la internacia socio, diversaj afrikaj landoj ekkonis, ke la protektado de la regionaj paco kaj sekureco estas la grava kondiĉo por la revigliĝo de Afriko en la 21-a jarcento. Sub tia komuna kono, kurantjare en Afriko ekaperis la bona situacio de forlaso de perfortado kaj klopodo por paco.

La kuranta jaro estas jaro, en kiu la afrikaj landoj faris plej multajn klopodojn por realigi pacon kaj akiris rimarkindajn efikojn. La plej brila punkto de tio estas, ke Liberio sukcese okazigis la unuafojan elektadon de prezidento kaj parlamento post finiĝo de la 14-jara interna milito, kaj tiel en la historio de Afriko naskiĝis la unua virina prezidento. Pri tio nia raportisto speciale faris intervjuon al niĝeria specialisto pri afrikaj problemoj s-ro Salim. Salim opinias, ke la naskiĝo de la nova registaro de Liberio post la interna milito havas gravajn signifojn por la realigo de plenaj paco kaj stabileco kaj postmilita rekonstruado en Liberio kaj eĉ por la stabiligo de la situacio en la tuta okcident-afrika regiono. Li esprimis sian esperon, ke Ellen Johnson-Sirleaf povu solvi diversajn postlasitajn enlandajn problemojn. Li diris:

"La nova registaro de Liberio ankoraŭ vizaĝas al multaj defioj, kiaj la tre malforta ekonomio kaj la malbonaj fundamentaj instalaĵoj post la milita tumulto, la alta senlaboreca proporcio kaj serioza problemo de korupteco. La nova registaro de Liberio havas tre pezajn taskojn."

Krom en Liberio, ankaŭ en Sudano de orienta Afriko sinsekve fondiĝis la sudanaj registaro de nacia solidareco kaj suda aŭtonoma registaro respektive en septembro kaj oktobro de la kuranta jaro, post 21-jara interna milito. Tio havas gravan signifon por daŭre kaj plene antaŭenpuŝi la procezon de paco kaj interpaciĝo en Sudano. La somalia registaro fondita en la fino de la pasinta jaro finis sian "gastan vivon" en Kenjo kaj revenis al la patrolando en la kuranta jaro, kaj tio metis solidan bazon, por ke la registaro pli efike gvidu la postmilitan rekonstruadon en Somalio.

Ankaŭ la ekonomia situacio en Afriko pliboniĝis lastatempe. Laŭ statistiko de la Monda Banko, la ekonomia kreska rapido de Afriko en la kuranta jaro espereble atingos 3- ĝis 5-%. Tio jam estas granda progreso.

Analizistoj opinias, ke afrikaj landoj akiris tiujn atingojn unuflanke pro tio, ke la afrikaj popolanoj aspiras trankvilan vivon, kaj aliflanke pro la klopodado de la internacia socio, precipe la Afrika Unio. Ekde sia establiĝo en 2002, la Afrika Unio ludas grandegan rolon en protekto kaj akcelo de paco kaj stabileco sur la afrika kontinento, en praktikado de la strategio de reformado kaj redukto de malriĉeco kaj en realigo de disvolviĝo kaj reprosperiĝo. Salim esprimis:

"La Afrika Unio vizaĝos al multaj defioj, tamen ĝi daŭre antaŭenmarŝos por solvi tiujn problemojn. Mi kredas, ke helpate de la internacia socio, la Afrika Unio ludos pli grandan rolon en la estonteco."