Aktivado titotita "longa marŝo de ĉina poezio" estas iniciatita de Ĉina Instituto de Poezio. La nuna tempo estas la plej bona periodo por disvolviĝo de la ĉina poezio. "Aktivado titotita "Longa marŝo de ĉina poezio" iniciatita de Ĉina Instituto de Poezio estas granda rimedo, per kiu, oni celas starigi flagon, faciligan al nuntempaj poemoj prikanti epokan spiriton."
Laŭ nekompleta statistiko, nombro de relative aktivaj poetoj en la ĉina poezia rondo, kiuj ofte publikigis siajn verkojn en ĵurnaloj kaj gazetoj, estas preskaŭ miliono. Retejoj prezidataj de poetoj aŭ poeziaj amatoroj superis 300. Aroj da poetoj, kiuj naskiĝis respektive en la 60-aj jaroj, fino de la 70-aj jaroj kaj fino de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, distingiĝis.
Haixiao estas aktiva poeto kaj lia retejo, estas eminenta inter multaj amatoraj poeziaj retejoj. Lastatempe li kaj liaj kunuloj elmetis sloganon pri "korvibriga verkado" kaj porpledas tion, ke oni per poemoj, esprimu veran animon kaj epokan spiriton. Akceptante intervjuon, li diris, ke la aktivado "longa marŝo de ĉina poezio" havas simbolan signifon kaj celas kaŭzi atenton de la popolamasoj al sia propra spirita vivo. Li diris:
"Malsame ol alia literatura formo, poezio atentas spiriton. Ne nur la poezia rondo, sed ankaŭ poetoj mem ne devas esti malkvietemaj."
Haixiao diris, ke nun literatura arto estas impulsata de vara ekonomio. Filmaj kaj televidaj teatraĵoj kaj retejoj estas popularaj. En tia stato, poezio fariĝis plej oportuna rimedo por individua verkado.
Aktivado "longa marŝo de ĉina poezio" celas kombini la beletron kun vara ekonomio, laŭ organizantoj, per la aktivado, oni faris esploron pri nova vojo por revigligo kaj prosperiĝo de la ĉina poezia afero. Tamen kia estos ĝia efektiva efikeco, nun estas malfacile fari komenton.
Vicprezidanto de Ĉina Verkista Asocio Jidi Majia opinias, ke la nuna ĉina poezia rondo tenas bonan disvolvan tendencon, tamen ja ekzistas kelkaj problemoj. Li diris ankaŭ, ke nun la ĉina socio estas en transforma periodo, en literatura kaj arta rondoj, spirito aktivas kaj inter la poezia rondo, abundas skoloj, tio estas bona fenomeno.
|