|
|
(GMT+08:00)
2005-12-15 19:27:21
|
|
Zamenhof-tago (1)
cri
Ĉi tie en kantono de ĉinujo eble kvardeko da gesamideanoj la 18an de decembro elebros la naskiĝ-tagon de dro zamenhof per pikniko. en decembro en la suda parto de provinco guangdong ankorau varmete estas la vetero ĝis la novjaro se ni estos bonŝancaj. antaŭ proksimume du monatoj ĉe fame konata universitato jinan de kantono profesoro steve watson, bahaa esperantisto el kanado, al 80 gestudentoj pritraktis per la angla la demandon de universala helpa lingvo kun aparta atentigo pri la Internacia Lingvo; tri angle parolantaj estroj de la Guangdonga Esperanto Asocio helpis per propra ĉeesto kaj eĉ partopreno flanke de la sekretario, Saukio. antaŭ proksimume monato estis mia honoro ankorau foje kun la helpo de GES ekgvidi nedevigan kurson al 200 gestudentoj de mia propra universitato. Guangdonga Politeknika Normala Universitato. ankoraŭ 50 el ili lernas la zamenhofan lingvon kaj la porpacajn idealojn de la Interna Ideo. Feliĉe la kurso dauros ĝis la fino de la semestro. Eble malmultaj el ili tiam fariĝos seriozaj esperantistoj sed la plej multo el ili tra tiu ĉi provinco fariĝos instruistoj post ne longe; ili sendube rememoros nian etoson de internacia amikeco ĉar en nia grupo estas australiano, baratano , kanadano kaj ĉinoj. je la ĝusta momento ili ekinstigos al siaj lernantoj pri Esperanto; ni semas kaj semas, ĉu ne!?. amike. Paulo kaj velanta en kantono En Japanio La 11an de decembro okazis en Tokio "La 13a Esperanto-Festo /Zamenhofa Vespero"kun cxirkaux 70 cxeestantoj organizite de 8 grupoj en la metropolo. Post prelego de Rikardo NEWSUM pri "Bicikla karavano al Esperanto-Kongreso" kun interpreto de NAKAMURA Daiŝin, SYOZI Keiko, Landa Kongresa Komitatano de la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, parolis pri historieto de la UK-oj, interalie pri la 50a UK en Tokio, kiu okazis unuafoje en Azio antaux 40 jaroj. Syozi emfazis, ke la UK en Jokohamo estus bona sxanco por progresigi esperantan movadon en la japana socio, precipe pri informado, edukado kaj kunlaboro kun junuloj. En la dua parto cxeestantoj apartigxis lauxteme en ses grupojn, unu el kiuj estis pri la 92a UK. En la grupo ankaux cxeestis ISIKAWA Tieko kaj ISINO Yosio de la LKK kaj parolis pri diversaj preparlaboroj farendaj por la Jokohama UK. Syozi Keiko Landa Kongresa Komitato de la 92 UK en Jokohamo http://www.jei.or.jp/UK92/ = = = = = = = = = = = = = SY^OZI Keiko/ ŜOJI Tel +813 3827 7049 Fax +813 3824 1040
|
|
|