• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-16 15:40:32    
Ĉina kamparano Hu Yingxiang, kiu ekspluatis sovaĝan dolĉan tearbon

cri

La montaro Wuling en la provinco Hunan, centra Ĉinio, serpentumas je centoj da kilometroj, posedas altajn montpintojn, densan arbaron kaj riĉan vegetalaron. La familio de Hu Yingxiang vivas tie generacio post generacio. Li havas aĝon de 52 jaroj, akceptis edukadon nur de elementa lernejo, tamen li estas tre saĝa kaj sprita. La enspezo de kultivado ne estis multa, do per ŝparmono li funkciigis malgrandan ĉiovendejon en la vilaĝo kaj gajnis profiton de ĝi. Tio estis la afero antaŭ proksimume dek jaroj.

En 1996 montdiluvo atakis la montregionon Wuling. La torento detruis domojn kaj vojojn de la vilaĝo, ankaŭ la loĝdomon kaj ĉiovendejon de Hu Yingxiang.

La diluvo ŝanĝis lian vivon. La domoj falis, la plantoj mortis, nur la arboj sur monto restis prosperaj. Per kio oni rekonstruu la hejmlokon? La helpa mono, kiun asignis la registaro ĝustatempe, ne sufiĉis esence transformi la vivon. Oni povis nur sinapogi sur siaj propraj laboro kaj saĝo. Longe cerbuminte, Hu Yingxiang ekpensis tiun sovaĝan tearbon sur monto.

"La klimato kaj grundo, propraj al nia hejmloko, nutris tiun arbon. Ĝiaj freŝaj folioj, maĉitaj, povas mildigi varmecon kaj soifon. Bonaj estas la gusto kaj la kvalito."

Tiuj tearboj, kreskantaj en montvaloj, estas ĉiamverdaj arboj, altaj je proksimume 2 metroj. La folioj estas dolĉaj. La vilaĝanoj, suprenirantaj al monto por laboro, ne portas akvon. Kiam ili soifas, ili maĉas kelkajn foliojn de tiuj arboj kaj tuj refreŝiĝas.

La vilaĝanoj vivas kune kun la tearboj generacio post generacio, tamen konis ilin tre malmulte, eĉ ne sciis ilian nomon. Kiam Hu Yingxiang ekhavis la ideon ekspluati tiujn sovaĝajn tearbojn, li komencis klopodon por koni ilin. El koncernaj libroj li trovis ilian akademian nomon kaj sciis ilian sanitaran rolon por homoj, ekzemple iliaj dolĉaj folioj povas malaltigi hipertension, altigi imunecon, protekti hepaton, beligi aspekton kaj longigi junecon. Li konsciis ke se oni faros dolĉan teon el la folioj, la teo havos grandan debiton.

Hu Yingxiang ekagis. Per prunteprenitaj 80 000 juanoj de renminbi li aĉetis instalaĵojn kaj fondis farejon de sovaĝa teo. Por garantii la kvaliton de la teo, li starigis la farejon en profunda valo, je 5 kilometroj fore de la vilaĝo, kun neniu fiksloĝanto. Li, kune kun siaj edzino, filo kaj filino, diligente laboris de mateno ĝis profunda nokto. Nelonge poste naskiĝis la sovaĝa dolĉa teo kun la fabrikmarko "Grandarba Valeto".