• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-16 17:18:56    
Iom pri kalabasoj, sur kiuj oni gravuras katojn

cri

Iom post iom Zhou Yisheng interesiĝis pri gravurado de kato sur kalabaso kaj aliajn temojn li malofte tuŝis. Gravurado de kato plej grande plaĉas al li. Zhou Yisheng diris, ke estas malfacile gravuri figuron de kato, ĉar ĝi estas besto konata de ĉiuj kaj ĉiuj konas ĝian mienon. Tial necesas ofte observi por bone gravuri. Li diris:

"Mia patro ŝatas bredi katon, ankaŭ mi mem. Post gravurado de kato sur kalabaso, mi pli ofte observas katojn. Mi speciale observas ĝian movadon. Ili jen kaptas lacerton, jen prenas museton. Mi fotas mienon kaj movon de katoj, kiam ili mistifikas musojn. Post zorgema observado, mi povas gravuri vivecan katon sur kalabaso."

Por gravuri vivecan kaj viglan katon, Zhou Yisheng faras observadon ne nur en tagmezo sed ankaŭ en nokto. Pro tio li ofte enlitiĝas je la 3-a eĉ la 4-a horo frumatene. Eĉ en dormo, li sonĝas diversajn manierojn por gravuri katojn. Nun "kalabas-kato" de Zhou Yisheng estas ege fama.

Pri metiartaĵoj, Zhou Yisheng ĉiam strebadas al pli alta nivelo. Ne nur elekto de materialo kaj projekto de gravurado, li faras ĉion elpenseblan. Zhou Yisheng diris, ke elekto de materialo estas ege grava. Per bona kalabaso, eblas prilabori bonan metiartaĵon. Li diris:

"Unue ni elektas kalabasojn kun delikata ŝelo, bona figuro kaj sen makulo kaj strio. Due sekvas skrapo de la ŝelo kaj aldoniĝas oleo. Trie ni devas poluri ilin per ŝtono, manoj kaj eĉ ŝvito en nazpinto."

Post la komplika procezo, kabalasoj estas ege sukaj kaj glataj. Tiam sinjoro Zhou komencas komponi kaj gravuri. Nun la "kalabas-katoj" de sinjoro Zhou estas varme vendata. Multaj el ili estas disvastigataj al Japanio kaj kelkaj eŭropaj landoj.

Pro gravurado de kato sur kalabaso, maljunulo Zhou Yisheng ĉiam tenas ĝojan kaj simplan animstaton. Kvankam li jam estas 80-jara, tamen li ankoraŭ estas fortika kaj persistas en la gravurado ĉiutage. Tamen la maljunulo bedaŭras tion, ke ĝis nun li ne trovis taŭgan disĉiplon. Inter nunaj junuloj pro diversaj kialoj, malmultaj povas sidi kiel li kaj atenteme fari gravuradon sur kalabaso. Li esperas, ke la registaro faros disvastigon kaj lasos junulojn alte atenti la popolan metiarton, ŝati ĝin, lerni ĝin kaj persisti. Tiel li povos trovi taŭgan homon kiu heredu lian meriarton.