• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-19 15:58:11    
Hongkong-a konferenco de Monda Komerca Organizo akiris pozitivajn fruktojn

cri

Vespere de la 18-a de decembro, post 6-taga peniga intertraktado, la 6-a Ministro-nivela Konferenco de la Monda Komerca Organizo fermiĝis en Hongkong, pasiginte la Ministran Deklaracion. De tiu ĉi deklaracio kaj la reagoj de diversaj flankoj, oni povas diri, ke ĉi-foja konferenco akiris certagradajn pozitivajn fruktojn.

La evoluintaj landoj finfine konsentis nuligi la subvencion por la eksportado de agrikulturaj produktoj antaŭ la jaro 2013, kaj tio estas unu el la grandaj atingoj de ĉi-foja konferenco. Tiu ĉi promeso farita de la evoluintaj landoj estas signifoplena venko por la evoluantaj landoj kaj ankaŭ injektas vivforton al la longtempe stagnanta dohaa procezo.

Laŭ raporto, la evoluantaj landoj unue postulis, ke la evoluintaj landoj nuligu la subvencion por la eksportado de agrikulturaj produktoj antaŭ la jaro 2010, tamen komisionano de Eŭropa Unio pri komercado Peter Mandelson emfazis, ke tio superis lian rajton en la intertraktado limigitan de la membrolandoj de Eŭropa Unio, ĉar la limdato de la komuna praktikado de la agrikulturaj politikoj fare de Eŭropa Unio finiĝos en 2013. Por serĉi kompromison la ministroj de la 25 membrolandoj de Eŭropa Unio okazigis urĝan kunvenon. Ĉiuj membroj, inkluzive de Francio, konsentis pri tio, ke en la jaro 2013 oni plene nuligu la subvencion por la eksportado de agrikulturaj produktoj, kondiĉe de tio, ke ankaŭ Usono kaj aliaj evoluintaj landoj prenu "paralelan agadon" en kreditado de eksportado de agrikulturaj produktoj, enlanda subtenado kaj aliaj kampoj.

La Ministra Deklaracio ankaŭ difinas, ke de 2008 la evoluintaj landoj kaj partaj evoluantaj landoj liveru la traktadon de sendogana kaj senkontingenta enmerkatiga permeso al almenaŭ 97% de la produktoj de 49 plej neevoluintaj landoj. Rilate la problemon de kotono, Usono finfine faris grandan cedon, promesante, ke de la venonta jaro ĝi nuligos la subvencion al la kotona eksportado. Tio estas bona novaĵo por la kotonaj kamparanoj de Afriko kaj de aliaj evoluantaj landoj.

La agrikultura problemo estas la kerna problemo de la intertraktado de la dohaa raŭndo startigita en la jaro 2001. De longa tempo la evoluantaj landoj postulas, ke la evoluintaj landoj unue konsentu nuligi la agrikulturan subvencion en ĉiuj formoj.

Ĝenerale, la evoluintaj landoj ĉi-foje faris kelkajn cedojn rilate la agrikulturan problemon, ne nur pro la premado de la evoluantaj landoj kaj de la objektiva situacio, sed ankaŭ pro tio, ke ili iom post iom konscias, post la "Septembro-11-a Evento", ke la problemo de malriĉeco estas intime rilata al la sekureco de la mondo.

Ankaŭ ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Pascal Lamy donis pozitivan takson al la esenca progreso gajnita en ĉi-foja konferenco. Li diris, ke la hongkong-a konferenco irigas la intertraktadon de la dohaa raŭndo sur la ĝustan trakon. Li emfazis, ke oni devas plirapidigi la procezon de la intertraktado.