• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-20 09:51:57    
Loĝkutimoj de ĉinoj (foto)

cri

Ĉinaj loĝkutimoj estas malsamaj pro diferenco de etnoj, regionoj, naturaj kaj sociaj kondiĉoj.

La kvadrata korto reprezentas loĝejon de la malnova Pekino, kiu konsistas el domoj en la kvar flankoj kaj korto en la mezo. Ĝenerale, en la ĉefa domo, kiu rigardas al sudo, loĝas gepatroj, en la orientaj flankaj domoj---la unua filo, lia edzino kaj iliaj infanoj. La okcidentaj flankaj domoj malgravas kompare kun la orientaj, dum la suda servas kiel salono aŭ legoĉambro. Pasintece, en unu kvadrata korto loĝis nur unu familio. Sekve de kreskado de loĝantaro, en tia korto loĝis kelkaj kaj eĉ dekkelkaj familioj. Post la 80-aj jaroj plejparto de la pekinanoj enloĝiĝis en etaĝdomoj. Kaj la kvadrataj kortoj bone konservitaj fariĝis valoraj "historiaj restaĵoj".

De antikve la lokanoj sur la Leŭsa Altebenaĵo emas loĝi en kaverndomoj. Pro manko de ligno kaj ŝtono kaj dank' al seka klimato kaj tenaca tero, la lokanoj konstruas sur leŭsa krutaĵo kaverndomojn kun fenestroj kaj pordo. Tia kaverndomo nedifekteblas eĉ dum jarcentoj. Se la fasado iom defalas, oni forigas ĝin, pliprofundigas la kaverndomon kaj konstruas novan fasadon. La kaverndomoj unuj super aliaj, varmaj en vintro kaj malvarmetaj en somero, nek okupas agrojn nek damaĝas la tersufacon.

Tiuj, kiuj loĝas en kaverndomo, dormas sur terlito konstruita el adoboj kaj interkomunikigita kun kameno. Kiam oni preparas manĝaĵon, fumo pasas tra la terlito kaj varmigas ĝin. La varma terlito estas tre komforta kaj utilas al sano. Tia terlito estas vaste uzata en la kamparo de norda Ĉinio. Sur ĝi virinoj kudras, infanoj faras hejmtaskon kaj la tuta familio prenas manĝon. Por akcepti gastojn, la mastro petas ilin sidiĝi sur ĝi. Antaŭ la Printempa Festo virinoj kun krucitaj kruroj sidas sur la varma terlito kaj faras papertondaĵojn, gaje babilante. Ili pentras ruĝajn kaj verdajn florojn kaj birdojn kun favoraj aŭspicioj por ornami la murojn ĉe la terlito. Tiam en la kaverndomo regas gaja atmosfero.

En norda Ĉinio oni konstruas loĝdomojn plejparte el brikoj kaj ligno, kaj en suda Ĉinio, el lignaj tabuloj, ŝtonplatoj aŭ bambuoj. En tropika pluvarbaro de Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, tajoj kutime loĝas en bambua etaĝdomo kun granda A-forma tegmento. En la etaĝdomo estas bambuaj plankoj, ŝtuparo, muroj, fenestroj, tabloj, seĝoj kaj litoj.

Domkonstruado estas grava afero por tajoj. Laŭ iliaj kutimoj, kiam unu familio konstruas etaĝdomon, ĉiuj aliaj vilaĝanoj helpas ĝin. La 8 ĉefaj kolonoj estas rigardataj kiel plej grava parto de la bambua etaĝdomo. Pro tio, kiam la mastroj transportas ilin el monto, la vilaĝanoj, kaj junaj kaj maljunaj, venas verŝi akvon por benado.

La kolonoj estas dividitaj en virajn kaj virinaj. Starigate, la viraj portas veston de viro kaj la virinaj---tiun de virino, ĉar oni opinias, ke tio garantias prosperon de la familio.

Paŝtistoj en Interna Mongolio, Xinjiang kaj Qinghai loĝas ĉefe en tendoj faritaj el bovharoj aŭ ŝaffelto. En Interna Mongolio, antaŭ ol starigi tendon, oni petas lamaojn reciti sutrojn. Stariginte ĝin, ili kultas dion. Antaŭ la niĉo de dio, eĉ gastoj en rajtas sidi.

En ĉiuj vilaĝoj de hujoj en nordokcidenta Ĉinio troviĝas moskeo kaj sur la tegmento de ĉiuj domoj estas malgranda ĉambro destinita por reciti sutrojn. Tie maljunuloj faras preĝon, neniam ĝenate.