|
|
(GMT+08:00)
2005-12-20 15:59:45
|
|
Zamenhof-festo (2)
cri
De: Portugala Esperanto-Asocio Assunto: Zamenhoffesto 2005 La pasintan dimanĉon (11-an de decembro) lisbonaj esperantistoj festis, laŭ anonco, la 146-an naskiĝdatrevenon de Zamenhof, kreinto de la lingvo Esperanto. Laŭ iniciato kaj verva organizado de estrarano Wílson Brígido, tiu festo okazis en la sidejo de la Portugala Naturalogia Societo (favora cedo kiun peris ties prezidanto Miguel Boieiro, ankaŭ estrarano de P.E.A.) kaj konsistis el tri ĉefaj programeroj kiuj plenigis la posttagmezon, de la 16:00 ĝis al 21:00: Akceptis la alvenintojn kaj unue prelegis pri la temo «Zamenhof» Wílson Brígido mem, kiu pripapolis kelkajn interesajn kaj ne plene konatajn biografiajn detalojn. Sekve la duan parton de la taga temo, «Esperanta Literaturo», priprelegis (manke de jeso flanke de pli taŭgaj) António Martins-Tuválkin: Tiu resumis kaj komentis samteman artikolon de Baldur Ragnarsson (_Esperanto_ *1186*: 223, 226, 229) kaj pledis por konstanta plikleriĝo de la esperantistaro ĉefe pere de konatiĝo kun la esperantlingva literaturo. Sub la sama temo, sekvis serio da mallongaj laŭtlegoj de esperantlingvaj tekstoj, fare de invititaj ĉeestantoj, laŭ la jena tabelo: leganto titolo aŭtoro tradukinto Manuela Boieiro Mia Penso L. Zamenhof -- Manuela Boieiro Ho, mia kor'! L. Zamenhof -- António Almeida Birdo Fenikso H. Ĉr. Andersen L. Zamenhof Eduardo Rosa (anekdotoj) R. Sĉwartz -- Alcino Alves Apologo Maĉado de Assis Alcibíades ______ Cosme Resina Ŝtormo (frag.) Carlos Oliveira António de Macedo Finis tiun unuan parton de la programo spontana elpaŝo de António Almeida, kiu deklamis la kamonian soneton "Alma minha gentil" laŭ traduko de Luzo Bemaldo. La ĉeestantoj, kiuj nombriĝis ĉ. 25, tiam ĝuis manĝpaŭzon dum kiu oni gustumis diversajn vegetaranajn specialaĵojn laŭ la reĝimo de la gastiganta organizo. La programo sekvis kaj finiĝis per spektado de la filmo _Junulino kun perlo_, kiu rakontas imagan sed verŝajnan draman intrigon rezultigintan la samnoman pentraĵon de Vermeer, kun esperantlingva subteksto (surekrana teksttraduko). Temas pri la sama filmo spektita dum la septembra R.P.E., sed ĉifoje sen teknikaj problemoj. Endas mencii ke la tutan organizadon prizorgis Wílson Brígido, kun nur ioma helpo de Hugo Lourenço (filmo) kaj Miguel Boieiro (ejo). Krome notindas ke, kvankam la evento estis prezentita kiel loka (neinda je longa vojaĝo), venis tamen du eksterlisboniaj esperantistoj, veturintaj el suma distanco de 385 km. Ŝajnas do ke okazigo de Renkontiĝo en septembro ne malvigligas la partoprenon en Zamenhoffesto decembre, eĉ se tiu estas pli eventplena ol simpla sideja vespermanĝo. Jen entute tre pozitiva sperto! (raportis AMT) ------------------------------------------------------------------------ Portugala Esperanto-Asocio (oficiale agnoskita en Portugalio kiel publike utila institucio) R. Dr. João Couto, 6 r/c-A tel.: +351 217 141 359 www.esperanto.web.pt PT-1500-239 LISBOA fax.: +351 217 933 924 ------------------------------------------------------------------------ ------------------------------------ Renato Corsetti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo
------------------------------------- . La 16an de decembro en la urba biblioteko en Niŝ okazis vespero dediĉita al Zamenhof. Krom niŝaj, la festeton partoprenis ankaŭ la reprezentantoj de E-societoj el Leskovac kaj Jagodina, entute trideko da esperantistoj kolektiĝis por rememorigi la vivon kaj laboron de Zamenhof. La festan vesperon aranĝis kaj gvidis la prezidanto de niŝa urba societo Ljubiŝa Stefanoviĉ. Ĉio komencis per referato "Pri la vivo de Zamenhof" kiun pretigis Momĉilo Pavloviĉ, membro de la niŝaj societoj sed vivanta en proksima Prolom Banloko. La aŭskultantoj havis okazon ankaŭ aŭdi poemon "La Vojo", kaj je la serba lingvo kaj je Esperanto, tre bone deklamitan de la referatanto. Post la referato, la prezidanto de la urba E-societo mallonge prezentis historion de la niŝaj E-societoj, kaj parolis pri la E-movado en la mondo kaj pri UEA-kongresoj. Momĉilo Krstiĉ-Moma, kiu mem partoprenis ĝuste 20 UK-ojn ĝis nun, parolis pri la unua Universala Kongreso okazinta antaŭ 100 jaroj en Francio kaj pri la lasta kiun li partoprenis, ĉi-jaran en Litovio. Estis prezentita ankaŭ venontjara, okazonta en Italio. Moma jam pretiĝas por la nova kongresumado... Je la komenco de la dua parto de la festeto la prezidanto de la niŝa societo menciis ke inter la gastoj troviĝas ankaŭ la nuna prezidanto de Serbia E-Ligo...arkitekto Mile Nikoliĉ. La okazon por saluti kaj informi pri siaj agadoj la ĉeestantojn uzis ankaŭ: Jelena Tonĉiĉ, prezidantino de E-societo el Leskovac proponis ke oni kune festu "ortodoksan" novan jaron, la 13an de januaro, ĉe ili. Krome... ke la membroj de la leskovac-a societo regule renkontiĝadas ĉiun lundon de 17 ĝis 19 h. Por la venonta jaro ili provos organizi "Akademion pri Esperanto". Nikola Iliĉ el Jagodina rememoris pri la plano okazigi regionan esperantistan-renkontiĝon komence de majo en lia urbo. Slavica Stoiljkoviĉ, el Leskovac kiu nuntempe vivas en Beogrado kaj membras en la beograda fervojista E-societo, parolis pri la venontjara SAT-kongreso kiu okazos en Beogrado. Alina Zhuk, junulino el Litovio, kiu momente troviĝas en Niŝ pro siaj lingvaj studoj, informis pri la Zamenhof-taga festo en Kaunas... Jovan Jankoviĉ-Ĵan, unu el la partoprenantoj de la fondaj aktivecoj de la niŝaj E-societoj, malgraŭ siaj okdek kaj iom da jaroj, sufiĉe aktiva kaj vigla, prezentis nur dekon el sia riĉa arkivo de aforismoj, serblingve kaj Esperante..."Estonteco de juneco estas maljuneco"... Marko Nikoliĉ, mezlerneja lernanto (gimnaziano), kiu ĉi jare ricevis unu el la premioj de Belarta konkurso de UEA, lerte (deklame) tralegis esperantlingvajn tradukojn de kelkaj konataj poemetoj. Du tralegis ankaŭ Alina kaj sekvis ankoraŭ dekon da aforismoj de s-ro Ĵan. Je la fino, nova esperantistino de la lasta jaro, nuna kasistino de la niŝaj societoj, Radmila, por la unua fojo en sia vivo kantis en Esperanto! Temis pri traduko en Esperanton de serb-popolaj kantoj. Kaj la provo plene sukcesis... La aŭskultantoj ĝuis belajn voĉon kaj kanton kaj... ĝis la fino de la kanto parto de ili ankaŭ ekkantis. Laŭ deziro de la publiko kantistino simple devis kanti ankoraŭ unu kanton. Ĉi foje la kantemuloj ne atendis la kanto-finon... tuj ekkantis... La fest-vespero finiĝis. Almenaŭ tiu ĉi oficiala parto... En unu proksima restoracio... la festado kaj kantado daŭriĝis... temo: Zamenhof-Tago en Rudnij Saluton! La Zamenhoftagon festi iĝas tradicio en nia skolta klubo Oceano. Do ĉi foje je la 17a de decembro tradicie ni aranĝis en la klubo la kvizoludon "Vojaĝo al Esperantujo" por la novvarbitaj gelernantoj. Ĉar ili estas nur komencantaj, la taskoj estis ne tro komplikaj, sed ardo de la konkuro estis fakte vera. Ankaŭ inter la ludo estis vortaj ludoj por ĉeestanta publiko. La vespero estis malfermita solene per sonado la himno "Espero". Sur la muro de la klubo nun konstante pendas la Esperanta flago, ja nian klubon oni povas rigardi kiel esperantan, ĉar lernado de la lingvo jam estas unu el fakoj de la klubo. La pasintjaraj lernantoj surscenigis la fabelon "Muŝo-Cokotuŝo" de K.Ĉukovskij en la fama traduko de Zolotnikova. La ĉefan tekston aktore deklamis du gelernantoj, kaj bonegaj estis la ĉefroloj de Muŝo, Kulo kaj Araneo. La geknaboj rolis amasajn insektojn, kvankam senvorte, sed kun plezuro partoprenis. Estis amuze. Amike, Vera verapm@mail.ru La 15-an de decembro 2005 Esperanto-Societo Liberiga Stelo el Osijek festis Zamenhof-tagon per bela koncerto de zagreba kanzonistino Lada Kos. Kvardek aŭskultantoj kolektiĝis en Hotelo Central, partnero de la Esperanto-Societo por la kanzona evento. Du TV-stacioj raportis pri unika muzika evento en kiu Lada Kos kantis en Esperanto, franca kaj kroata lingvoj. La ĉefa motoro de la programo Sasha Kocian (1930) digne omaĝis al Zamenhof. Kroata Radio - Radio Senj okaze de Zamenhof-Tago elsendis intervjuon pri Esperanto kun Spomenka Štimec. Esperanto Societo Rijeka festos sian Zamenhof-tago per programo en la loka klubo la 19-an de decembro. S. Štimec
|
|
|