• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-20 17:32:44    
Brila perlo fariĝis bela lago

cri
En la datreveno de la naskiĝo de la patrino de la Ĉiela Imperiestro, ĉiuj dioj kaj feoj venis por ŝin gratuli. Ŝi bankede regalis la ĉeestantojn per "feaj persikoj" kaj nektaro. La gratulantoj ĥore esprimis al ŝi bondezirojn, kio ege ĝojigis ŝin. Ŝi diris:

"Estimataj gemoŝtuloj, nun mi prezentu al vi valoran perlon. Ĝi estas ege trezora, malfacile trovebla kaj sur la Ĉielo kaj sur la Tero!" Dirinte tion, ŝi elpoŝigis naŭ ŝlosilojn, malfermis naŭ serurojn, malŝlosis la naŭ pordojn, elprenis la perlon, metis ĝin en oran pleton kaj ĝin portis en la halon. La perlo blindige briladis, heligis la tutan halon kaj vekis laŭdojn de la ĉeestantoj.

En tiu tempo la drako kaj la fenikso daŭre serĉadis sian perlon. Subite la fenikso rimarkis la radiojn eligitajn de la perlo kaj urĝe kriis:

"Draka frato, venu kaj rigardu! Ĉu tio ne estas la radioj dissenditaj de nia perlo?" Elirinte el la Ĉiela Rivero, la drako diris:

"Ho jes, tio certe estas nia perlo! Ni rapidu tien por repreni ĝin."

La drako kaj la fenikso tuj direktis sin tien laŭ ĝiaj radioj kaj atingis la palacon de la patrino de la Ĉiela Imperiestro, kiam la dioj kaj feoj estis aprecantaj la perlon. La drako alpaŝis kaj diris: "La perlo estas nia!" Ankaŭ la fenikso diris same.

Tion aŭdinte, la patrino de la Ĉiela Imperiestro ekbolis de kolero dirante:

"Sensencaĵo! Mi estas patrino de la Ĉiela Imperiestro. Ĉiuj valoraĵoj sur la Ĉielo devas aparteni al mi!" Aŭdinte tion, ankaŭ la drako kaj la fenikso koleris:

"La perlo ne estas produktita en la Ĉielo, nek naskita sur la tero, sed polurita de ni ambaŭ dum multe da jaroj!"

Iliaj vortoj kolerigis kaj hontigis la patrinon de la Ĉiela Imperiestro. Ŝi, firme tenante la oran pleton kun la perlo, kriegis ordone:

"Generaloj kaj soldatoj, forpelu ilin!" La fenikso kaj la drako sin ĵetis al la perlo por ĝin repreni. Jen la tri samtempe kaptis la oran pleton kaj neniu el ili cedis. Je ilia ripeta tirado, la perlo falis de la ĉielo al la tero.

Vidante la perlon falanta, la drako kaj la fenikso tuj flugis malsupren por ĝin gardi. Ili flugis jen antaŭen, jen malantaŭen, jen dekstren, jen maldekstren. La perlo malrapide falis sur la teron kaj tuj transformiĝis en la lagon, kiun poste oni nomas Okcidenta Lago. La drako kaj la fenikso ne volis disiĝi de ĝi kaj transformiĝis respektive en la imponan Drakan Monton kaj la verdan Feniksan Monton por gardi la lagon. Ekde tiam la du montoj kviete staras ĉe la fama Okcidenta Lago.