• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-21 15:41:00    
Pinta kunveno de Golfa Kunlabora Konsilio prudente traktas iranan nuklean problemon

cri

En la 20-a de decembro, ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj Amr Moussa publikigis deklaron, esprimante aplaŭdon al la fina deklaracio de la pinta kunveno de la Golfa Kunlabora Konsilio kaj opiniante, ke la enhavo pri la israela nuklea problemo kaj la pledo por sennukleigo en la mezoriento esprimitaj en la deklaracio konformas al la rezolucia spirito de la pinta konferenco de arabaj landoj. Li refoje emfazis, ke oni devas prudente trakti la nuklean problemon de Israelo kaj Irano.

En la 26-a pinta kunveno de la Golfa Kunlabora Konsilio fermiĝinta en la 19-a de decembro, la ĉeestantaj gvidantoj faris diskutadon pri la nestabiligaj faktoroj probable influontaj la sekurecan situacion en la golfa regiono kaj prudente esprimis zorgon pri la irana nuklea problemo.

La membrolandoj de la Golfa Kunlabora Konsilio havas similan politikan sistemon kaj klopodas marŝi al la ekonomia integrigo, ili do precipe atentas pri la bezonata sekureca medio. Tial, tiuj landoj esprimis profundan maltrankvilon pri la nuklea ekspluata programo de Irano.

Unue, la golfaj landoj maltrankviliĝas pri la sekureco de la nukleaj instalaĵoj de Irano. En la raportista akcepto okazigita post la fermiĝo de la pinta kunveno, ministro pri eksteraj aferoj de la Federacio de Arabaj Emirlandoj Rashid Abdullah al-Nua diris, ke la golfaj landoj estas proksimaj najbaroj de Irano. Se okazos akcidento en la irana nuklea elektrostacio Bushehr, tio danĝerigos la sekurecon de la vivoj kaj propraĵoj de la popolanoj de la regiono.

Due, la golfaj landoj maltrankviliĝas ankaŭ pro tio, ke ili eble envolviĝos en la regionan konfliktadon pro la irana nuklea problemo. La intertraktado inter Eŭropa Unio kaj Irano falis en stagnon, kaj Usono senĉese donas premadon al Irano pri la nuklea problemo. Ankaŭ Israelo avertis, ke se oni ne povus solvi la iranan nuklean problemon per diplomatiaj rimedoj, Israelo ne ekskluzivus la eblecon fari detruecan batadon al la nukleaj instalaĵoj de Irano. Samtempe kun tio, la nove enposteniĝinta irana prezidento Mahmoud Ahmadinejad persistas en sia necedema starpunkto, minacante "elimini Israelon el la mapo". La golfaj arabaj landoj maltrankviliĝas, ke la disputoj inter Irano kaj la okcidentaj landoj endanĝerigos la stabilecon de la golfa regiono.

Pro tio, la gvidantoj ĉeestantaj al ĉi-foja pinta kunveno diskutis pri la nuklea problemo de Irano. Ĝenerala sekretario de la Golfa Kunlabora Konsilio Abdul Rahman al-Attiya esprimis, ke la Golfa Kunlabora Konsilio ĉiam atenteme zorgas pri la progreso de la irana nuklea problemo kaj esperas, ke la irana nuklea programo ĉiam havu la celojn por paco.

Analizistoj montris, ke la prudenta sinteno de la gvidantoj de la Golfa Kunlabora Konsilio utilas al evito de komplikiĝo de la golfa kaj mezorienta situacio.