• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-21 18:08:16    
Ĉijare alvenas la 80-a naskiĝtago de pekina Malpermesita Urbo

cri

Malpermesita Urbo estas la rezulto de diligento kaj saĝo de ĉina antikva popolo, enkorpiĝo de ĉina malnova civilizacio kaj trezoro de la homara civilizacio. En decembro de 1987, pekina Malpermesita Urbo estis enlistigita de UN en katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj. Vicestro de Muzeo de Malpermesita Urbo Li Wenru montris, ke "kiel la plej granda malnova palaca konstruaro plej bone protektita en la mondo, la Malpermesita Urbo havas historian kaj kulturan valoron ne nur en la konstruaro mem, sed ankaŭ en sistemo, etiko, konstrua penso, konstrua metiarto kaj konstrua scienco kaj aliaj riĉaj informoj. La Urbo estas la koncentra kaj kompleta enkorpiĝo de politiko, ekonomio kaj kulturo de Ĉinio dum imperiestra periodo. Ĝi ankaŭ estas kontinuo kaj dimensia montro de ĉina tradicia kulturo. Nuntempe troviĝas 1,5 milionoj da konservaĵoj en la Urbo kun la plej multe da konservaĵoj kaj la plej alta valoro. Tiuj konservaĵoj inkludas pentraĵojn, ceramikaĵojn kaj aliajn valoraĵojn.

Riparado estas por pli bona malfermo kaj ekspozicio. De la pasintjara oktobro, la Urbo unuflanke estas riparita kaj aliflanke prezentas pli ol 20 ekspoziciojn. Inter ili, pli ol dek estas novaj projektoj.

La ĉefa konstruaĵo de la Urbo kovras 720 000 kvadratajn metrojn. Nuntempe diversspecaj konstruaĵoj estas pli ol 8 000 ĉambroj kaj nur triono de ili estas malfermitaj. Post 20-jara riparado, klopode duono de ili estos malfermita al la publiko.

De la komenco de la fondo de la muzeo ĝis la lastaj dekjaroj, akademieca Malpermesita Urbo iom post iom eniras en vidkampon de la publiko. Estro de la muzeo Zheng Xinmiao elmetis la koncepton "studo pri Malpermesita Urbo" en "Forumo de Muzeo-estroj" okazigita en Nankino en 2003. Tio simbolis, ke la akademia studado pri Malpermesita Urbo eniras en kompletecon, sistemecon, malfermecon kaj internaciigon.

De la pasintjara oktobro, la muzeo okazigis serion da aktivadoj por la 80-jariĝo, inkluzive de Internacia Fotografia Ekspozicio en Malpermesita Urbo, Ya Er-a Koncerto, Internacia Adakemia Seminario pri la Historio de Qing-Dinastio, Dialogo de Estroj de la Kvin Monde Plej Grandaj Muzeoj en Malpermesita Urbo. La gvidprincipo estas establo de intima kaj vasta internacia kontakto kaj montro de akademia karakterizo de Malpermesita Urbo en la monda kulturo.

Malpermesita Urbo apartenas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la mondo. 80-a-jariĝo ne nur estas rememoro kaj resumo, sed ankaŭ estas espero al la estonteco.