• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-21 20:05:39    
Kial Yingtian finkonstruiĝis en malpli ol unu jaro?

cri
Liu Bowen anoncis al ĉiuj laborantoj en la suda monto:

"La imperiestro decidis konstrui Yingtian, kiun favoras kaj la ĉielo kaj la popolanoj. La ĉielo metis valoraĵojn en la monton por premii la diligentulojn. Kiu trovos ĝin, tiu posedos ĝin. Tiu, kiu rabos valoraĵon elfositan de aliaj, ricevos mortpunon." Fininte la vortojn, li ordonis al soldatoj eskorti la maljunulon kaj lian filon al ilia hejmo. Tiam venis informo, ke ankaŭ en la norda monto, oni trovis arĝentan tureton. Liu Bowen tuj venis tien kaj donis la saman ordonon. Tagojn poste, iu trovis valoran smeraldon en la meza monto kaj portis ĝin al Liu Bowen dirante, ke ĝi estas senutila por kamparano, li volas donaci ĝin al Liu Bowen, kaj la lasta diris:

"Kvankam eta, ĝi tamen estas pli valora ol oro kaj arĝento." La kamparano ĝoje revenis hejmen.

Poste, de tempo al tempo oni elfosis valoraĵojn dum laboro, oni entuziasmiĝis kaj venis pli multaj homoj.

Pasis malpli ol unu jaro, la grandioza Yingtian estis finkonstruita. La imperiestro Zhu Yuanzhang venis por kontrolado. Li rajdis sur ĉevalo tra la tuta urbo, kaj iris sur altan lokon por havi la panoraman vidon: nova muro kiel jada rubando ĉirkaŭas la urbon, la montoj estis forigitaj, restas nur du lagoj – Xuanwu kaj Mochou. La imperiestro miris, ke oni plenumis tiel grandan konstruadon en tiel mallonga tempo, kaj demandis Liu Bowen:

"Ĉu vi havas magion?" Liu Bowen respondis:

"Ne, ne. La soldatoj kaj popolanoj tre volonte laboris por via imperiestra moŝto." La imperiestro ne kredis kaj plurfoje demandis. Liu Bowen do malkaŝis la sekreton – li sendis soldatojn kaŝe enterigi valoraĵojn en la montoj kaj anoncis, ke kiu trovos ion valoran, tiu posedos ĝin. Do ĉiuj pene laboris.

Aŭdinte tion, la imperiestro laŭdis:

"Vi estas tre saĝa, bone, bonege." Poste lia vizaĝo malsereniĝis. Li pensis en si:

"Liu Bowen estas multe pli saĝa ol mi, li helpis min en milito, nun asistas al mi pri kortegaj aferoj, tamen ĉu li anstataŭos min iam?"

Liu Bowen kaptis lian mienon kaj trovis, ke oni povas kunlabori kun la imperiestro en la malfacila tempo, sed ne povas dividi feliĉon kune kun li. Tial, Liu Bowen singarde agis kontraŭ la imperiestro. Poste la imperiestro konstruigis la Domon de Merituloj kaj preparis en ĝi festenon por la meritohavaj generaloj. Ĉiuj invititoj estis brulmortigitaj en la Domo. Tio ja estis kospiro de la imperiestro. Liu Bowen antaŭvidis tion kaj jam pli frue sin eltiris el la kortega ofico. Li evitis la katastrofon kaj ĝuis la longan vivon en sia hejmloko.