• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-22 08:23:02    
"Ruĝa Roko" kaj Ĝiaj Aǔtoroj

CRI
Foje cirkulis romano titolita "Ruĝa Roko", verkita de Luo Guangbin kaj Yang Yiyan, temanta pri heroaj bataloj, kiujn revoluciaj martiroj siatempe estis kondukantaj en koncentrejo, spegulanta finalan luktadon inter la lumo kaj obskuro antaǔ aǔroro en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, atinginta sufiĉe altan nivelon en ideologio kaj arto kaj okupanta elstaran lokon en la nuntempa literaturo.

Tiu ĉi romano havas 2 aǔtorojn, kiel supre menciite, Luo Guangbin (1924—1967) kaj Yang Yiyan (1925-- ), kiuj antaǔ la liberigo de la ĉina popolo partoprenis en kontraǔ-ĉangkajŝeka batalado de la Komunista Partio de Ĉinio, tamen, bedaǔrinde, estis ĵetitaj de la reakcia bando de Ĉang Kajŝek en malliberejojn la Halo de Bai kaj Feĉa Groto. Ambaǔ persone spertis akran luktadon inter lumo kaj mallumo, propraokule vidis grandajn scenojn de batalpersistado kaj vivofero de multaj revoluciuloj. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento ili jam kune verkis revoluciajn rememoraĵojn "Eterne Vivi en Fajrejo", unuapaŝe prezentante kortuŝajn scenojn de la aparta batalado. Publikigite ilia verko profunde ekĝuis bonvenigon. Surbaze de tiu verko kaj konsidere al forta ŝato de vastaj amasoj de legantoj, ili verkis la romanon "Ruĝa Roko". En la jaro 1961, tiu ĉi romano eldoniĝis kaj eĉ pli skuis la animon de iu ajn leganto, kaj per bildoj de grandiozaj bataloj kaj per nobla revolucia spirito.

En la romano la aǔtoroj fidele vidigis penigecon kaj komplikon de la parta batalado kondukita en tia situacio, ke antaǔvespere de tutlanda venko nia revolucia forto havis ĝeneralan superecon tamen partan malfacilon; ili reale montris antaǔperean bestian baraktadon de ferocaj malamikoj kaj ilian reakcian naturon; ili varme prikantis heroan kaj firman batalvolon kaj ofervolontecon de revoluciuloj rezolute persistantaj en la lasta batalado antaǔ apero de la aǔroro.

Kompare kun aliaj romanoj, "Ruĝa Roko" sin karakterizas per tio, ke la aǔtoroj reliefigis militan kolektivon, optimisman al batalo en ekstreme suferiga medio, defian al morto kaj aǔdacan gajni venkon, per hurle ondanta pasio en granda parto de la romano, anstataǔ energie priskribi 2 aǔ 3 heroojn. Ĉi tiu kolektivo havis sian kernon en la malliberejoj – la partian organizon, inkluzive de revoluciaj avangarduloj oldaj, mezaĝaj kaj junaj, venintaj de diversaj batalfrontoj, ĉiuj senlime lojalaj al la Partio, senfine fidelaj al la revolucia afero, ekstreme amantaj kaj zorgantaj kamaradojn, kuraĝaj, obstinaj kaj sagacaj kontraǔ malamikoj kaj aplombaj en danĝero, eĉ antaǔ morto. Kompreneble, diferencis iliaj karaktero kaj personeco, eble pro malsameco de situacio, travivaĵo kaj deveno, kio tamen eĉ elstarigis la komune posedatan eminentan kvaliton.

El la kolektivo 2 estas aparte menciindaj. Jen Xu Yunfeng kaj Jiang Xueqin, 2 plej sukcese modlitaj figuroj – la 1-a, sekretario de laborista movado de nia Partio, sperta kaj kompetenta gvidanto de la enprizonaj bataloj; la 2-a, matura komunistino, havanta jade puran naturecon de la Partio kaj disciplinemon pro senfina fideleco al la revolucia afero. Ambaǔ oferis sian vivon!