• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-22 15:58:45    
Japanio kaj Koreio refoje okazigos interregistaran dialogadon

cri

La 21-an de decembro, japana Ministerio de Eksteraj Aferoj proklamis, ke en la 24-a kaj 25-a de decembro la dialogado inter la du registaroj de Japanio kaj Koreio okazos en Pekino. Al tiu ĉi 2-a interregistara dialogado en la kuranta jaro la japana flanko havas multan atendon. Koncernaj personoj eĉ opinias, ke ĉi-foja dialogado espereble restarigos la intertraktadon pri normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Koreio. Tamen analizistoj rimarkis, ke Japanio kaj Koreio ankoraŭ havas seriozan diverĝon rilate ŝlosilajn problemojn, kia malaperinta personaro. Do la perspektivo, ĉu oni atingos esencan trarompon en ĉi-foja dialogado, ankoraŭ ne estas optimisma.

Dum la 4-a 6-flanka interparolo, Saiki Akitaka, oficisto de la Azi-pacifika Buroo de la japana Ministerio de Eksteraj Aferoj, kaj Song Il-ho, vicdirektoro de la Azia Departemento de la korea Ministerio de Eksteraj Aferoj, kontaktiĝis unu kun la alia en la ĉina urbo Shenyang. Ambaŭ flankoj konsentis restarigi la antaŭlonge rompiĝintan dialogadon inter la japana kaj korea registaroj. En la 3-a kaj 4-a de novembro, la 1-a dialogado inter la japana kaj korea registaroj okazis en Pekino. Laŭ malkaŝo de la japanaj amaskomunikiloj, la japana flanko elmetis la projekton, ke en la estonteco oni establos 3 grupojn por diskutado pri diversaj temoj. Tiuj 3 grupoj respondecos respektive pri la problemo de malaperintaj homoj kaj aliaj nesolvitaj eventoj, renormaligo de la diplomatiaj rilatoj kaj solvo de historiaj problemoj, inkluzive de la nuklea ekspluatado kaj aliaj sekurecaj problemoj. Laŭ malkaŝo, en ĉi-foja dialogadon komenciĝonta en la 24-a de decembro, la korea flanko faros respondo al tiu ĉi projekto.

Pri ĉi-foja dialogado, japana kabineta ĉefsekretario Abe Shinzo esprimis en la raportista akcepto okazinta en la 21-a de decembro, ke Japanio daŭre elmetos jenajn postulojn al la korea flanko: reveno de la postvivantoj de la malaperintaj homoj al Japanio, eltrovo de la veraĵo, livero de informoj pri malaperintaj homoj kaj tiel plu. En la sama tago, ankaŭ la "grupo pri ekonomia puno al Koreio" de la japana Liberala Demokratia Partio faris diskutadon pri la problemo de malaperintaj homoj. La grupo opinias, ke se Japanio konfirmos "malhonestecon" de la korea flanko pri la malaperintaj homoj, Japanio aŭtomate startigos ekonomian punadon al Koreio.

Malsame al la starpunkto de Japanio, Koreio tamen esperas plirapidigi la normaligon de la diplomatiaj rilatoj kaj solvon de la historiaj problemoj. Japanio faris kolonian regadon super Koreio dum 35 jaroj, tamen ĝis nun ĝi ne solvas la historian problemon.