• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-22 18:59:14    
Diversajn bongustajn vermiĉelojn de la provinco Henan de Ĉinio

cri

En vasta Ĉinio cirkulas enhavoriĉa kulturo pri manĝoj. En la provinco Henan, centra Ĉinio, estas originalaj pastaĵoj. Tieaj anoj scias prepari diversajn vermiĉelojn. En iliaj okuloj, tiu, kiu ne manĝis iliajn vermiĉelojn, ja ne prenis la centprocentan manĝaĵon de la provinco. Nun sekvu nian raportiston al la provinco Henan por gustumi tieajn vermiĉelojn.

En la ĉiutaga vivo Henan-anoj ne povas malhavi vermiĉelojn kun diversaj specoj. Unue ni parolu pri brezitaj vermiĉeloj, kiuj ĝuas la plej altan famon inter la vermiĉeloj de Henan. La preparado estas simpla. Oni unue metas vermiĉelojn en bolantan buljonon, aldonas viandon kaj legomon, poste brezas ilin kune. Multaj Henan-anoj scias preparai tiun frandaĵon propramane. Ekzemple la familio de emerita laboristo Liu Shengli, kun la aĝo de pli ol 50 jaroj, prenas la vermiĉelojn kelkfoje ĉiusemajne.

Ĉe mencio de nia raportisto pri la ŝatataj brezitaj vermiĉeloj, sinjoro Liu diris, ke li kaj lia edzino ambaŭ scipovas kuiri tiajn vermiĉelojn kaj opinias ilin senkompare bongustaj:

"Nun la vivnivelo de ĉinoj altiĝas, tamen neniu manĝaĵo estas tiel bongusta kaj tiel plaĉa kiel vermiĉeloj. Ĉar ni ŝatas la brezitajn vermiĉelojn, se ni ne havas tempon prepari la vermiĉelojn en ordinaraj tagoj, en festaj tagoj mi gvidas la familianojn al proksima fama vermiĉela restoracio kaj kompense regalas ilin per tiu frandaĵo."

Sinjoro Liu kaj liaj familianoj ŝatas la brezitajn vermiĉelojn kun ŝafaĵoj: Sur la varma buljono ŝvebas ruĝa paprika oleo, kun smeraldaj koriandraj folioj en si, centre kuŝas kelkaj pecoj da ŝafaĵoj. Je la unua vido oni jam havas apetiton. Sub la buljono, krom vermiĉeloj, estas ankaŭ fadenformaj pastaĵoj el batata, terpoma aŭ faba amelo, tohuo, laminario, licio, orelfungo kaj aliaj akcesoraĵoj. Tiel kuiritaj vermiĉeloj estas okulplaĉaj, bongustaj kaj nutroriĉaj.

En la provinco Henan, tiuj, kiuj ŝatas brezitajn vermiĉelojn kia sinjoro Liu, estas sennombraj. Kiam ili regalas gastojn, la brezitaj vermiĉeloj estas nemankigeblaj. Alilokanoj, vizitantaj la provincon Henan, certe gustumas tiajn vermiĉelojn kun lokaj karakteroj. Estas multaj restoracioj de brezitaj vermiĉeloj en la provinco. Kun rapidigo de la vivritmo, multaj homoj ne havas tempon por propramane prepari la vermiĉelojn, do ili ofte venas al vermiĉela restoracio kaj tie ĝuas la frandaĵon.

Zhengzhou, la ĉefurbo de la provinco Henan, estas alinomata Urbo de Brezitaj Vermiĉeloj. Preskaŭ sur ĉiu strato de la urbo troviĝas restoracio de brezitaj vermiĉeloj. Tio oportunigas la frandemajn urbanojn. En la centro de la urbo staras Xiaoji-a Restoracio de Brezitaj Vermiĉeloj, kiu ĉiam estas plenplena de manĝantoj. Paŝinte en la restoracion, nia raportisto tuj flaris la densan aromon de ŝafaĵa buljono.

Sinjoro Liu Wen, kiu oficvojaĝis el la najbara provinco Hebei en la urbon, speciale venis al tiu restoracio por la brezitaj vermiĉeloj. Li ĝoje diris al nia raportisto:

"Tre bongustaj estas la brezitaj vermiĉeloj. Hieraŭ mi atingis la urbon. Mia amiko gvidis min ĉi tien. Li informis min ke aparte bongustaj estas la brezitaj vermiĉeloj de Xiaoji. Mi manĝis kaj trovis la vermiĉelojn vere bongustaj. La buljono estas aparte aroma, tre plaĉa al mi."