• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-22 21:04:25    
Ĉinio plu rigore plenumos difinon de Monda Komerca Organizo en estonteco

cri
Pro grandmezura redukto de importa dogano, la ĉina importa sumo pliiĝis je la jara rapideco de preskaŭ 30%, kaj pro ĉina relative malmultekosta laborforta kosto kaj la produkta strukturo kun meznivelaj kaj malaltnivelaj produktoj kiel ĉefaj produktoj, senĉese pliiĝis eksportado de ĉinaj produktoj, tial, Ĉinio renkontis pli kaj pli multajn komercajn konfliktojn. En la kuranta jaro, Eŭropa Unio kaj Usono sinsekve decidis refojan plenumon de kontingenta limigo al tekstilaĵoj el Ĉinio. En la malfavora situacio, Ĉinio rigore laŭ koncerna difino de la Monda Komerca Organizo faris intertraktadon kun Eŭropa Unio kaj Usono, kaj aktive altigis eksportan doganon de iuj tekstilaĵoj. Ĉefa delegito de pekina agentejo de la Monda Banko sinjoro Bert Hofman taksis tion dirante, ke lin profunde impresis la montriĝo de Ĉinio.

"En la lastaj jaroj, la agmaniero de la ĉina registaro en tiu  flanko estas admirita. Alfrontante konflikton, Ĉinio ĉiam klopodas por faro laŭ koncernaj difinoj de la Monda Komerca Organizo, kvankam fari tion ofte estas malutile por Ĉinio."

En la flanko de merkata malfermo, Ĉinio alprenis pozitivan sintenon. Nun, fondiĝo de kunkapitalaj korporacioj de telekomunikaj kaj asekuraj entreprenoj kun eksteraj kapitaloj jam ne estas limigita en la flanko de nombro. En la plej atentata flanko de bankoj, eksterkapitalaj bankoj jam povas disvolvi negocon de renminbi en 25 ĉinaj urboj, tiu procezo estas iom rapida ol la promesita de Ĉinio.

Vicĝenerala direktoro de la azi-pacifika regiono kaj ĝenerala direktoro de Ĉinio de la internacia organizo Visa sinjoro Albert Shiung estas plena de espero pri la disvolvo de Visa en Ĉinio:

"Ni kaj niaj membrobankoj bonvenigas la venon de 2007. Antaŭ la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, ni jam eniris en Ĉinion, kaj jam metis bonan kunlaboran bazon kun ĉinaj bankoj. Pri la estonteco, ni opinias, ke kiam bankaj kartoj estos ĉiuflanke malfermitaj, pli kaj pli multaj eksterkapitalaj bankoj eniros en Ĉinon, ili alportos pli multajn teknikojn kaj progresintajn konceptojn, pro tio, la industrio de bankaj kartoj de Ĉinio pli rapide kaj pli sane disvolviĝos."

Ĉina ministro pri komerco Bo Xilai esprimis, ke en la estonteco, Ĉinio ankoraŭ plu laŭpaŝe malfermos merkaton, pluapaŝe partoprenos en la ekonomia tutmondiĝo, observos sian promeson kaj faros laŭ la regularo de internacia komerco.