• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-23 13:47:19    
Juna verkisto Wang Zheng

cri

Karaj retlegantoj, en la lastaj jaroj, apero de junaj verkistoj iom post iom fariĝis speciala fenomeno en Ĉinio. Tiuj junaj verkistoj prenas ĉefe kreskadon dum juneco aŭ magian rakonton kiel temon. Nun ni konigas al vi junan verkiston Wang Zheng, kiu famiĝis per kreo de lukta rakonto.

En la ĉina kultura rondo, Wang Shixiang estas vaste konata. Li ĝuas famecon en kaj ekster Ĉinio pro esploro al ĉinaj antikvaj mebloj kaj la popola kulturo. Wang Zheng estas lia nepo. Tamen Wang Zheng famiĝis ne pro sia avo, sed per sia romano .

Wang Zheng estas lernanto de iu pekina mezlernejo. Influate de la familio, infanaĝe li komencis legi ĉinajn klasikajn verkojn. Legado estas lia kutimo kaj estas tenata ĝis nun. Wang Zheng diris:

"Povas esti dirite, ke mi legas en 4-5 horoj de ĉiu tago. Estas mia patro, kiu gvidis min eniri en tian staton. Mia patrino ĉiam subtenas min, se tio plaĉas al mi."

Wang Zheng ŝatas ĉinan klasikan verkon , ankaŭ ŝatas verkojn de nuntempaj verkistinoj Zhang Ailing kaj Qiongyao. Iliaj verkoj plaĉas al legantoj pro priskribo de ama rakonto. Vizitante en mezlernejo, Wang Zheng ekŝatis kaj legis grandan nombron da luktaj rakontoj kaj iom post iom venis al li ideo krei luktan rakonton. Fine de la jaro 2004, post preskaŭ 1-jara klopodado, lukta romano de Wang Zheng oficiale eldoniĝis.

La romano fikcias rakonton okazintan en la 13-a jarcento. Krom priskribo de lukto kaj bato, la verkisto aldonis emocian priskribon. Estas malfacile kredi, ke la verko estas kreita de iu 15-jara knabo. Tamen Wang Zheng estas modesta. Li diris:

"Pri verkado, mi estas speciala meze de samaĝuloj. Eble mia kreaĵo estas malsama ol la aliaj, ĉar mi aldonis faktoron de emocio. Mi ne spertas amon kaj mia ekspliko kaj kompreno pri amo venas de mia legado."

Wang Zheng diris, ke en sia romano li deziras esprimi veran amon kaj liberecon. Pasio estas amo je la unua rigardo, ĉar portempa sento estas plej reala. Libereco aludas, ke oni povas fari tion, kio plaĉas al li. Wang Zheng diris, ke li esperas, ke legantoj taksu la verkon per kriterioj ĝenerale uzataj en la socio. Ĉar verkistoj, spite al aĝo, povas trakti saman temon. Li ne kreas verkon speciale por junaj legantoj

Wang Zheng diris, ke li kreas kolektadon de eseoj kaj provos verki fantastan literaturon. Lia sonĝo estas kiel profesia verkisto.