• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-23 17:38:24    
Registara krizo de Libano vizaĝas al serioza konsekvenco

cri

La 22-an de decembro en la ĉefurbo Bejruto, prezidanto de la Hizbullah-membraro de la libana Nacia Asembleo Mohammed Raad esprimis, ke 5 kabinetaj ministroj de la Hizbullah-partio kaj alia ŝijaisma organizo – la Amel-movado – daŭre bojkotos la kabinetan kunvenon. Analizistoj montris, ke tio markas, ke la libana registara krizo kaŭzita de la internacia enketado pri murdo al libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri ankoraŭ daŭras. Se tiu ĉi krizo ne estos kiel eble plej frue solvita, tio naskos pli seriozan influon al la fluktuanta politika situacio de Libano.

Ĉi-foja libana politika krizo komenciĝis en la pasinta semajno. Tiam Detlev Mehlis, respondeculo de la internacia enketa komitato pri la kazo de Rafik al-Hariri, prezentis la 2-an enketan raporton al la ĝenerala sekretario kaj la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. En tiu ĉi raporto oni ankoraŭ persistas en la fundamenta juĝado de la 1-a raporto. Laŭ la novaj pruvoj la raporto opinias, ke la informaj kaj sekurecaj departementoj de Sirio kaj Libano efektive envolviĝis en la kazon de murdo al Rafik al-Hariri. Inspirite de la raporto kaj maltrankviliĝante pri tio, ke la progreso de enketado alportos senutilan konsekvencon, en la 12-a de decembro la libana registaro okazigis specialan kunvenon por diskuti pri rimedoj kaj frumatene de la 13-a de decembro ĝi proklamis sian postulon, ke la enketa skalo de la internacia enketa komitato pri la kazo de Rafik al-Hariri estu plivastigota al serio da politikaj murdaj eventoj okazintaj en la pasinta unu jaro. La libana registaro samtempe apelaciis fondi internacian tribunalon por prijuĝi la kazon de murdo al Rafik al-Hariri. Tamen pluraj ministroj de la libanaj Hizbullah-partio kaj Amel-movado oponas kontraŭ fondo de internacia tribunalo antaŭ la finiĝo de la internacia enketado, opiniante, ke tiu ĉi decido damaĝas la suverenecon de Libano, kaj esprimante fortan malkontenton pri tio, ke la speciala kunveno de la registaro ignoris ilian oponon. Tial ili decidis bojkoti la kabinetan kunvenon.

Antaŭ la okazigo de la kabineta kunveno en la 22-a de decembro, libana ĉefministro Fouad Siniora intervidiĝis respektive kun Sheikh Hassan Nasral, ĝenerala sekretario de la Hizbullah-partio, kaj Nabeeh Bari, gvidanto de Amel-movado kaj prezidanto de la Nacia Asembleo, provante persvadi ilin preni kunlaborajn sintenojn por fini la registaran krizon. Tamen lia klopodo ne sukcesis. Poste li petis prezidenton Emile Lahoud prezidi la kunvenon, tamen Emile Lahoud rifuzis prezidi la kabinetan kunvenon sen ĉeesto de ŝijaismaj ministroj. La 22-an de decembro, intervidiĝante kun kelkaj enlandaj politikaj grupoj, prezidento Emile Lahoud esprimis, la eliro el la nuna krizo nur povas esti realigita per "trankvila kaj respondeca" tutpopola dialogado.

Analizistoj opinias, ke lastatempe la starpunkto de Sirio fariĝis pli kaj pli necedema, kaj tio ankaŭ inspiras la forton en Libano inklinan al Sirio kaj kaŭzas la nesolveblecon de la libana registara krizo. Tamen se disfalus la libana registaro, la politika fluktuado kaŭzota de tio estus katastrofeca.