• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-27 15:25:50    
Du novaj vidindaĵoj de Malpermesita Urbo

cri
Por turistoj, la Malpermesita Urbo de Pekino estas aparte vizitinda loko. Tiu antikva palaca ensemblo konstruita en la 15-a jarcento ĉiam altiras la rigardon de en- kaj ekster-landaj turistoj.

Eble vi ankoraŭ ne scias, ke ĝenerale oni nur povas vidi la duonon de la Malpermesita Urbo, ĉar ĝiaj nemalmultaj lokoj estas neniam malfermitaj. En la komenco de la kuranta jarcento, la ĉina registaro staritigis la riparan inĝenieriaĵon daŭrantan je 20 jaroj. Kun la tempopaso, pli kaj pli multe da novaj vidindaĵoj de la Malpermesita Urbo sin montras antaŭ vizitantoj. Hodiaŭ ni prezentu al vi du novajn vidindaĵojn de la Malpermesita Urbo.

La Malpermesita Urbo situanta en la cento de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, siatempe estis loko, kie imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing okazigis la gravan ceremonion, laboris super ĉiutaga ŝtata administrado, kaj ankaŭ loĝis kune kun siaj virinoj. Ĝi areas je 720 mil kvadrataj metroj kaj havas pli ol 9 mil palacajn ĉambrojn. Ĝi estas la plej granda kaj plej komplete konservata antikva palaca ensemblo nun ekzistanta en la mondo.

Laŭ bezono de protektado de kulturaj relikvoj, pli ol duono de tiu ensemblo estas fermita, sekve turistoj ne povas vidi la tutan fizionomion de la Malpermesita Urbo. En tiu fermita regiono areanta je proksimume 400 mil kvadrataj metroj, pliparto de konstruaĵoj estis malofte aŭ neniam riparitaj, pro tio necesas fari grandskalan riparadon antaŭ malfermiĝo al turistoj.

Ekde la jaro 2002, Ĉinio kondukas la historie plej grandskalan riparadon al la Malpermesita Urbo, kaj en la jaro 2020 finos la tutan riparadon. Kvankam la riparado ĝis nun daŭras nur pli ol du jarojn, tamen ni jam povas ĝui iujn fruktojn, ekzemple la Halo Wuying jam estis malfermita al turistoj en oktobro.

Enirinte en la Malpermesitan Urbon, vi bonvole vin turnu maldekstren, kaj ne longe poste vi povas atingi la Halon Wuying kaj ensemblon apartenantan al la halo. En la pasinteco ĝi servis kiel rezidejo kaj akceptejo de imperiestroj, poste ĝi fariĝis eldonejo, kie naskiĝis pli ol mil specoj de klasikaj libroj de la dinastio Qing. 

Por priskribi la Halon Wuying, la plej taŭga vorto estas "ore pompa". Dum la du-jara riparado, unu el la plej gravaj laboroj estas orumi la halon, t.e. premi oron en diversformajn pecojn, kaj glui la orajn pecojn sur la tegmenton.

Rilate al aliaj riparaj rimedoj, ĉiĉerono fraŭlino Zhang Xiaoyue konigis:

"Lignaj materialoj uzataj en la riparado de la Halo Wuying devenis de lariko el la nordorienta landparto, kaj la glazuritaj tegoloj estis faritaj en Mentougou de la okcidenta antaŭurbo de Pekino. En la pentrado oni uzis mineralajn materialojn anstataŭ la kemiajn, tial la pentraĵoj estas ne nur aparte belaj, sed ankaŭ daŭremaj."

En la malfermita Halo Wuying oni nun eksponas antikvajn klasikaĵojn, pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn rezervatajn de la Malpermesita Urbo. Intervjuate, esploranto-studento el la historia fakultato de la Pekina Universitato Wang Pei diris:

"Estas la unua fojo por mi viziti la Halon Wuying, ĝi vere estas impona. Ŝajnas al mi, ke mi eniris en grandegan bibliotekon."