• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-27 16:49:16    
Frandaĵo de la ĉina municipo Chongqing (foto)

cri

Chongqing estas granda urbo en la okcidenta parto de Ĉinio. Tie estas belaj montoj kaj riveroj, tamen pli fama ol tiuj pitoreskaj pejzaĝoj estas la frandaĵo huoguo-o, vaste ŝatata en kaj ekster Ĉinio. Bonvole sekvu nian raportiston al Chongqing por sperti la vivon de tieaj popolanoj kaj ĝui la ardan akran huoguo-on.

Huoguo-aj restoracioj lokiĝas en diversaj anguloj de Chongqing, kaj plej multe da ili estas en la kvartalo Yuzhong. En tiu kvartalo kun la areo de nur 9 kvadrataj kilometroj staras pli ol 3 000 huoguo-aj restoracioj grandaj kaj malgrandaj. 42-jara sinjoro Lei Ming vivas en tiu kvartalo de infaneco. Li kaj lia edzino estas tre okupitaj pri oficaj laboroj, ilia filo lernas en supera mezlernejo. Tiu trimembra familio vespermanĝas en huoguo-a restoracio du- aŭ tri-foje ĉiusemajne. Ofte en semajna fino sinjoro Lei invitas parencojn kaj amikojn al sia hejmo kaj propramane preparas huoguo-on por ilin regali.

"Dum pli ol 40 jaroj kiam mi vivas en Chongqing, mi neniam forlasis la frandaĵon huoguo-o. Kiel agrable estas ke amikoj kaj parencoj sidas ĉirkaŭ la manĝotablo kun poto, prenas frandaĵojn brogitajn en bolanta supo, samtempe senĝene babilas pri diversaj aferoj kaj plie interkomprenas unu alian en varma kaj aroma atmosfero."

La preparado de la frandaĵo huoguo-o estas tre simpla. Oni metas metalan poton kun bolanta supo sur manĝotablon, bruligas hejtaĵon sub la poto, brogas viandojn kaj legomojn en la supo kaj prenas la brogitaĵojn kune kun diversaj spicaĵoj.

Huoguo-o aperis en Chongqing proksimume en la 16a jarcento. Tiun manĝadan manieron kreis migrantaj ŝipistoj ĉe dokoj de Chongqing, humida kaj tre malvarma vintre. En manĝa tempo, tiuj ŝipistoj, tutjare laborantaj en rivero, faris simplan fornon el ŝtonoj, metis sur ĝin poton, donis en la poton akvon kune kun granda kvanto da salo, paprikoj kaj kajenaj piproj kaj boligis la akvon, poste brogis malmultekostajn bovinternaĵojn en la akvo kaj manĝis la brogitaĵojn por sin satigi kaj sin gardi kontraŭ malvarmeco kaj humideco. Tiu manĝada maniero cirkulis iom post iom kaj evoluis kiel hodiaŭa huoguo-o de Chongqing.

Por ĝui huoguo-on oni brogas diversajn materialojn en poto kaj tuj manĝas la varmajn brogitaĵojn, bongustajn kaj aromajn. Pro enteno de multe da paprikoj kaj kajenaj piproj, la supo estas akra kaj tikla. La ŝvebanta paprika kaj kajen-pipra aromo vekas apetiton de malproksime. Sinjoro Zhang Dazhi, kiu faris turismon al Chongqing de malproksima nordorienta parto de Ĉinio, diris al nia raportisto:

"Mi memoris mian unuan viziton al Chongqing. Estis en 1982, neĝis. Mi atingis hotelon jam post la oka vespere. Ekster la hotelo troviĝis malgranda huoguo-a restoracio. La elŝvebanta huoguo-a aromo vekis mian apetiton. De tiam, ĉiufoje kiam mi atingis Chongqing, mi certe venis al tiu restoracio por preni huoguo-on. Ŝajne post kiam mi manĝis huoguo-on, neniu alia frandaĵo povas allogi min."