• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-27 17:36:18    
Intervjuo kun sinjoro Wang Minhao pri liaj renkontiĝoj kun sinjoro Bakin

cri

Raportisto: Kian impreson Bakin donis al vi? Simpatia verkisto aŭ persista esperantisto? Ĉar troviĝis pluraj renkontiĝoj inter li kaj vi.

Sinjoro Wang: Por mi estas granda honoro konatiĝi kun sinjoro Bakin, granda verkisto en Ĉinio. Ĉar antaŭ mia lernado de Esperanto, mi sciis pri li, legante liajn verkojn. Kiaj romanoj Familio, Printempo en Aŭtuno kaj tiel plu. Mi multe legis liajn verkaĵojn kaj ankaŭ bone sciis, ke li estas granda verkisto en Ĉinio, tamen mi tute ne persone konis lin. Do post mia esperantistiĝo, mi hazarde havis tiun ĉi bonan ŝancon konatiĝi kun li kaj kelkfoje vizitis lin.

Raportisto: Per kia bonŝanco vi vizitis lin?

Do la unua fojo por mi renkontiĝi kun li, tio okazis 1984 aŭ 1985, mi ne bone memoras, okaze de lia naskiĝtago. Tiam en hejmo li kune kun siaj familianoj, celebris sian naskiĝtagon. Kaj mi speciale vizitis lin al lia hejmo kompreneble laŭ lia permeso. Kaj unue mi kontaktiĝis kun lia filino Xiaolin kaj ŝi diris, ke bone! Venu! kial ne! Do kiam mi vizitis lian hejmon, por mi estas la unua fojo konatiĝi kun li, kun Bakin. Nur mi sola. Ĉar tiam prezidanto de nia Ŝanhaja Esperanto-Asocio Liu Huozi, li persone konas lin kaj ordonas min nepre viziti lin okaze de lia naskiĝtago. Do tiam mi havis la bonan ŝancon kaj vizitis lin. Mi manpremis kun li, ege ĝojis kaj kortuŝiĝis tiam. Estas granda honoro, kompreneble. Ĉar ne ĉiuj havas la ŝancon.

Raportisto: Kion vi babilis dum la renkontiĝo?

Sinjoro Wang: Dum tiu ĉi unua renkontiĝo, unue mi gratulis lin kaj poste mi demandis pri lia sano kaj deziris al li feliĉon, sanon kaj longvivadon. Kaj li ankaŭ demandis al mi pri mia Esperanto-lernado, kiam mi eklernis Esperanton, kiam mi sciis pri Esperanto, kie mi laboras tiam kaj tiel plu. Familianoj jam ĉe la tablo sidis kaj manĝis, li demandis al mi kaj mi diris, ke mi jam manĝis. Poste mi foriris.

Raportisto: Poste vi plurfoje gvidis aliajn esperantistojn por viziti lin. Sinjoro Wang: Tri-kvarfoje mi gvidis. En 1989, tiam japana veterana esperantisto Tokuda Rokuro vizitis lin. Li estis samaĝulo kun sinjoro Bakin kaj persone bone scias Bakin. Kaj ili estis malnovaj amikoj jam. Kaj tiam li hazarde havis ŝancon viziti la urbon Ŝanhajo kaj antaŭ sia vizito li skribis leteron al mi petante renkontiĝi kun sinjoro Bakin. Tiam mi telefonis al sinjorino Xiaolin, la filino de Bakin kaj ili konsentis la viziton. Ili babilis, du maljunuloj, veteranaj esperantistoj japana kaj ĉina, babilis longtempe pri sia renkontiĝo, pri sia sano, sia aĝo, pri sia verkaĵo kaj pri sia amikeco. Ili pli intime parolis. Sinjoro Bakin ankaŭ parolis esperante, parte. Kaj parte mi interpretis. Parte ili babilis nur Esperante. Tio tre ĝojigis min. Kaj sinjoro Tokuda Rokuro ankaŭ ĝojis, ege ĝojis tiam kaj dankis min pro mia aranĝo. Mi diris, ke por mi ankaŭ plezuro, ankaŭ honoro.

Raportisto: Kiel tiu japana esperantisto sciis Bakin?

Sinjoro Wang: Antaŭe Tokuda Rokuro jam vizitis Bakin. Du aŭ tri fojojn. Bakin jam vizitis Japanion, eble ili jam renkontiĝis en Japanio. Mi ne certiĝis pri tio. Tamen mi scias, ke ili estas malnovaj amikoj, tre intimaj amikoj. Ili bone scias unu la alian. Ili interŝanĝis librojn, korespondis kaj ĝuste post lia atingo al Ŝanhajo, en tiu jaro, mi akompanis lin viziti.