• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-28 14:53:43    
Ĉina kultura eminentulo—Li Daoyuan

cri
"Komentarioj pri Akvovoja Klasikaĵo" estas rigardata kiel la plej fama geografia libro en la antikva Ĉinio. La libro faras detalan noton pri montoj kaj riveroj de Ĉinio en la 5-a jarcento, nun ĝi restas ankoraŭ valora en scienca esploro.

En la komenco de la 3-a jarcento, ĉina klerulo Sang Qin plenumis la geografian libron "Akvovoja Klasikaĵo". Tiu ĉi libro notis akvovojajn kondiĉojn de 137 ĉefaj riveroj en Ĉinio, sed mankas al ĝi sistema priskribo pri fontoj de la riveroj kaj pri kulturo kaj geografio de la riveraj basenoj. Malgraŭ tio, tiu ĉi libro ankoraŭ vekis atenton de la posta klerulo Li Daoyuan (466 aŭ 472—527).

Li Daoyuan vivis en la periodo de la Norda Wei-dinastio (386—534). Li naskiĝis en nobela familio, liaj avo kaj patro servis kiel oficisto en multaj jaroj. Post adoltiĝo Li Daoyuan plurfoje portis oficon de la centra aŭ loka registaro kaj iam responsis pri administrado de regna arkivo. En la infanaĝo Li Daoyuan ekhavis fortan intereson pri geografio. Li amis vojaĝon kaj precipe ŝatis esplori hidrogeografion kaj naturajn aspektojn de diversaj lokoj. Li faris esploron en multaj regionoj, en kiuj li servis kiel prefekto. Li zorgeme esploris lokajn akvosistemojn kaj topografiojn por koni riverajn ŝanĝiĝojn kaj fontojn, tiamaniere li posedis multajn fidelajn materialojn. Samtempe, en liberaj tempoj li legis grandan nombron da antikvaj geografiaj libroj, ekzemple "Libro de Montoj kaj Riveroj" kaj "Akvovoja Klasikaĵo", de tio li akumulis riĉajn sciojn pri geografio. Komparante geografiajn fenomenojn, kiujn li propraokule vidis, kun tiuj de la antikvaj geografiaj monografioj, Li Daoyuan trovis, ke ili plejparte jam ŝanĝiĝis kun la tempopaso. Konsiderante, ke la postaj homoj klare konu tiujn ĉi ŝanĝiĝojn, li decidis verki kompletan geografian libron per komentarioj surbaze de la libro "Akvovoja Klasikaĵo". Ĝi estas ĝuste la unua ampleksa geografia libro de Ĉinio, "Komentarioj pri Akvovoja Klasikaĵo".

"Komentarioj pri Akvovoja Klasikaĵo" kun pli ol 320 mil ĉinaj ideogramoj estas plurscienca geografia libro, kiu notis pli ol 2 500 riverojn, lagojn, fontojn, kanalojn kaj basenojn en la tuta lando, ĝia detalo superis tiujn de la libro "Akvovoja Klasikaĵo" kaj aliaj antaŭaj geografiaj libroj. Tiu ĉi libro notas ĉefe akvosistemojn kaj detale priskribas fontojn, branĉojn, larĝecojn, riverujan profundecon, trafluan longecon, ŝanĝiĝojn de direkto kaj flukvanto en malsamaj sezonoj kaj fluson de la diversaj riveroj. Samtempe la verkinto laŭ eble plej detale faris priskribojn pri historio, geografio, ekonomio, politiko, kulturo, sociaj moroj kaj historiaj restaĵoj de la basenaj regionoj de tiuj ĉi riveroj. La libro "Komentarioj pri Akvovoja Klasikaĵo" citas ĉirkaŭ 400 diversajn dokumentojn, kiuj plejparte nun jam perdiĝis, tial la libro estas tre valora. En la 1950-aj jaroj, laŭ notoj de tiu ĉi libro, ĉinaj sciencistoj faris esploron pri situo de la akvofalo Hukou de la Flava Rivero, oni sukcese deduktis la rapidecon de la rivervoja erozio. Kiam la nuntempa geografo Hou Renzhi faris esploron en la Interna Mongolio, laŭ notoj de la libro "Komentarioj pri Akvovoja Klasikaĵo", li sukcese trovis antikvan urbon kovritan de sabloj kaj faris kontribuon por prevento kontraŭ dezertiĝo.