• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-28 16:10:21    
Huoguo-o, nomkarto de ĉina municipo Chongqing

cri
Same kiel sinjoro Zhang, multaj turistoj, venintaj al Chongqing, certe prenas huoguo-on. Dank' al tiu nemankigebla programo ili pli bone komprenas la varmkoron kaj bravecon de Chongqing-anoj.

Dum centoj da jaroj Chongqing-anoj senĉese plibonigas la frandaĵon huoguo-o, ne nur konservis ĝiajn tradicion kaj karakterojn, sed ankaŭ altigis ĝian nivelon, por kontentigi diverstavolajn manĝantojn. La malnov-stila huoguo-o kun brogitaj bovinternaĵoj, heredita de ŝipistoj, konservas sian antaŭan fizionomion kaj ankoraŭ estas ŝatata de multaj Chongqing-anoj. Tiu huoguo-o estas bongusta, malmultekosta kaj inda je la famo. La duageneracia huoguo-o estas moderna. Manĝantoj memservas kaj atentas la kulturan econ kaj restoracian medion. La triageneracia huoguo-o kondukas la verdan kaj sanigan faktorojn al preno de viandoj, legomoj kaj supoj, por adaptiĝi al la verda kaj mediprotekta ideo de manĝantoj. Sinjoro Wang Hongping, ĉefo de la kuiristoj de Dezhuang-a Huoguo-a Restoracio, la plej fama restoracio de la triageneracia huoguo-o de Chongqing, tiel konigis la verdan huoguo-on de la restoracio:

"Ni havas propran produktan kaj prilaboran bazon. Krom tio, la supo de nia huoguo-o estas dekoktita el sovaĝaj fungoj kaj nigraostaj kokinaĵoj kaj posedas senkompare bonan guston kaj aromon. Mi memoras la versduon verkitan de iu manĝanto por ni, nome: Spite longan vojon al vi, Ni celas nur supon ĝui."

Nun la huoguo-aj pladoj de Chongqing havas multajn specojn, kiaj biera anasaĵo, acidlegoma fiŝo, fonta kokinaĵo kaj tonikaj pladoj. Inter ili la bieranasaĵa huoguo-o jam populariĝis tra la tuta lando. Laŭdire tiu plado devenis de tre hazarda okazaĵo. Iu manĝanto, kiu brogis anasaĵon, neatente faligis glason da biero en la poton. Tuj elŝvebis mirinda aromo, do naskiĝis la biera anasaĵa huoguo-o. Tiu plado ne nur havas originalan guston, sed ankaŭ efikas kontraŭ inflamo kaj artrozo kaj vekas apetiton. La naskiĝo de la pladoj acida fiŝo kaj fonta kokinaĵo trairis la similan vojon, tamen ili havas propragustajn supon kaj legomojn. Ĝenerale la spicaĵoj de chongqinga huoguo-o estas multaj, kiaj ajla oleo, vinagra oleo, sezama oleo kaj legoma saŭco. Dum sia disvolvado la chongqing-a huoguo-o sorbas avantaĝojn de alilokaj huoguo-oj, tial ĝi estas pli vaste laŭdata kaj ŝatata.

Chongqing-a huoguo-o donis sufiĉe bonan ekonomian efikon. Laŭstatistike tra la tuta Ĉinio dislokiĝas pli ol dekmil ĉeneraj restoracioj de chongqing-a huoguo-o, kun la jara produktvaloro de 15 miliardoj da juanoj de Renminbi. Sinjorino He Yongzhi, prezidantino de la Asocio de Chongqing-a Huoguo-o, diris:

"La disvolvado de chongqing-a hoguo-o gvidas disvolvadon de multaj koncernaj fakoj, ekzemple la produktaj kaj prilaboraj bazoj paprika, kajen-pipra, soj-faba, ajla kaj zingibra. En la lastaj jaroj, dank' al sia disvolvado, chongqing-a huoguo-o altigis la renomon de Chongqing kaj fariĝis la nomkarto de Chongqing."

Sinjorino He konigis ke la fako de chongqing-a huoguo-o jam starigis ĉenerajn entreprenojn en Usono, Kanado, Singapuro, Tailando kaj aliaj landoj kaj regionoj. Por altigi la konkurecan forton de tiu fako, la Asocio de Chongqing-a Huoguo-o preparas sin registri al la Ĉina Ŝtata Fabrikmarka Buroo per la kolektiva fabrikmarko "Chongqing-a Huoguo-o", por ke chongqing-a huoguo-o estu laŭleĝe protektata en kaj ekster Ĉinio.