• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-28 17:09:43    
Ĉina Filma Muzeo: monde plej grandskala

cri

Ĉina Filma Muzeo, la monde plej grandskala, estos malfermita la 29-an de decembro. En la 30-a de decembro, civitanoj povos ĝin viziti. La muzeo estas donaco al la centjariĝo de ĉina filma industrio.

Troviĝas entute 21 ekspoziciejoj en la muzeo, inter ili, troviĝas 10 prezentejoj kaj 10 ekspoziciejoj pri cent-jara historio de ĉina filma industrio. Prezentejoj ĉefe konigas historion de filma disvolviĝo, historion de ĉina filma disvolviĝo kaj atingon de filmaj artistoj. Ekspoziciejoj ĉefe montras filman teknologion kaj filman scion, kaj emfazas partoprenecon de popolamaso.

La muzeo estas kun riĉegaj ekspoziciaĵoj. En la ekspoziciejoj kun aero de 9 300 kvadrataj metroj kolektiĝas pli ol 4 300 fotoj, unikaj en la mondo.

La 28-a de decembro en 1895 estas publike konsiderata kiel naskiĝtago de monda filmo. Je 9:00 vespere de la sama tago, dek filmetoj de fratoj Montage Lumiere, patroj de monda filmo, estis oficiale projekciitaj en "Hinda Kafejo", situanta en Parizo, ĉefurbo de Francio. La projekciinto estas patro de fratoj Montage Lumiere kaj 36 homoj spektis la unuan filmon en la mondo. En ekspoziciejo de la muzeo, oni intence reprezentas la scenon.

Ankaŭ la fotografilo uzita de fratoj Montage Lumiere estas en la muzeo. Ĝi ne apartenas al Ĉina Filma Muzeo, sed estis portempe prunteprenita el Francio kaj restas en la muzeo ĝis 2008.

La 29-an de decembro, la muzeo okazigos malferman ceremonion kaj la 30-an de decembro civitanoj povos ĝin viziti. Laŭ informo, en la unua periodo post la malfermo, oni povos senpage viziti la muzeon.

Por faciligi vizitadon de civitanoj, la muzeo faris multe da laboro kaj humanecan desegnadon. Nun buso n.402 speciale establis stacion "Ĉina Filma Muzeo" por ke oni povu rekte atingi la muzeon. Oni speciale establis ankaŭ servan lokalon, kie troviĝas kafejo, tetrinkejo, rapidmanĝejo, manĝejo por laborantoj kaj eta vendejo por vizitantoj.