• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-29 08:22:50    
Li Ruqing kaj Lia "Milmonta Ruĝigo"

CRI
Li Ruqing, aǔtoro de romano titolita "Milmonta Ruĝigo" kaj temanta pri revolucia historio, tre frue en la infaneco partoprenis en kontraǔjapana aktivado, kiu okazis en lia naskoloko la gubernio Boxing de la provinco Shandong. En la jaro 1945, li armeaniĝis kaj komencis politikan laboron. Sekve li partoprenis en kampanjoj por liberigi Cangwei, Jinan, Huaihai kaj transiĝi la riveron Jangzio. En 1958 li estis komisiita peti kontribuojn por 30-jariĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj por tio labori en politika kabineto de Nankina Trupo. Post 2 jaroj, en 1960, li entreprenis profesian verkadon. Diligenteco portis al li, ankaǔ al legantoj, abundajn fruktojn, kiaj poemoj, prozaĵoj, infanaj legaĵoj, noveloj kaj eseoj. En 1976 kaj 1977, publikiĝis la menciita romano "Milmonta Ruĝigo", en 2 volumoj.

En la romano legiĝas rakonto pri eventoj okazintaj sur sudaj montoj komence de la 2-a Enlanda Revolucia Milito (1927—1937). Post malsukceso en la 1-a Enlanda Revolucia Milito (1924—1927), iu brigado de la Ruĝa Armeo, gvidate de brigadestro Hao Dacheng kaj partia delegito Wu Kezheng, iris sur la vojon de Jinggangshan (la monto Jinggang) kaj marŝis al la montoregiono Siling por fondi bazon de kampara revolucio. Kun ĉi tio kiel fono, la aǔtoro priskribis procezon de rivalado inter la revolucia forto kaj la kontraǔrevolucia en tiuj jaroj, kiuj formis periodon plena de revoluciaj krizoj. "Situacio kreas heroon", Hao Dacheng, ĉefheroo de la romano, estis de la revoluciaj bataloj puŝata sur la fronton. La aǔtoro priskribis, ke Hao Dacheng, komandanto de iu branĉo de la Ruĝa Armeo, havas fortikan korpon kaj firman karakteron. Ĉasada vivo en la infaneco hardis lian batalvolon kaj onia rakontado pri ribelo de "Ruĝsilka Ligo", cirkulinta en lia naskoloko, levis lian luktospiriton, kaj ĉio dotis lin per tio, ke li havu firmecon kaj rezistemon kontraǔ la malnova socio. Tamen, sole post edukado fare de la Komunista Partio (pere de la menciita Wu Kezheng), li povis akiri eksplicitan klasan konscion kaj suriri la revolucian vojon de la proletaro, esence malsaman ol tiu de la patra generacio. Hao Dacheng do fariĝis reprezentanto de nova generacio de malriĉaj montanoj. Unuflanke, li heredis la gloran tradicion de batalado el la maljuna generacio, aliflanke li forĵetis ilian formon de spontanea lukto.

Partia delegito Wu Kezheng estas alia grava persono en la romano. Tamen, bedaǔrinde, li ne povis plene ludi sian rolon, servante kvazaǔ ombro de Hao Dacheng.

Shi Shaoping estas elstare brava figuro de batalantoj de la Ruĝa Armeo. Li portas fortan nuancon de legendo pro la aǔtoro. Plurfoje li eniĝis neston de malamikoj kaj, per elstara kuraĝo kaj eklipsa sagaco, forte subtenis agojn de la brigado. Ekzemple, li frakasis celebran festenon de Gu Jingwen (ruza komandoro de la 3-gubernia komunistolikvida taĉmento, nomumita de la kuomintanga reakciularo), kio fariĝis kvazaǔ bravura movimento en la tuta romano.

La romano ja spegulas vivece tiaman fizionomion de klasaj rilatoj kaj revolucia historio, malgraǔ tio, ke ĝi estas pli politika kaj propaganda ol literatura kaj artisma.