• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-29 15:54:12    
Iom pri nutra stato de ĉinaj loĝantoj

cri

Lastatempe ĉina koncerna institucio publikigis enketan raporton koncernan al nutra stato de la ĉina publiko. Ĝi montras, ke pro malriĉeco kaj monotoneco de la nutraĵa strukturo, nutra ensorbo de la kamparaj vilaĝanoj en la okcidenta regiono de Ĉinio ĝenerale ne sufiĉas, dum tiu de la loĝantoj en la marbordaj evoluintaj regionoj kaj tiu de plejparto de la urbanoj superfluas kaj perdis ekvilibrecon. Iu ajn el tiuj ĉi fenomenoj povas malutili al la sano. Kiajn poponojn specialistoj donas rilate al plibonigo de la nutra stato?.

Ĉina nutradisto Jiang Jianping diris, ke karenco kaj supernutrado ĉiu kaŭzis kakotrofion, kiu jam rekte afekcias sanstaton de la ĉina publiko. Li diris: "Rapide kreskas la nombro de pacientoj de kronikaj malsanoj kaŭzitaj de absurda manĝado, ekzemple kardiovaskulaj afekcioj, hipertensio, diabeto kaj obezeco. En Ĉinio estas 160 milionoj da hipertensiuloj, kaj la nombro de tropezaj kaj obezecaj homoj okupas 30% de la loĝantaro; nutra stato de la infanoj estas nekontentiga, urbaj infanoj supernutriĝis pro elektemo en manĝado, tio kaŭzas kreskon de la nombro de obezecaj infanoj; samtempe iuj malsanoj de plenkreskuloj trafas homojn plifrue je kelkaj jaroj.

Tiu ĉi specialisto analizis la kaŭzon de la supre menciitaj fenomenoj. Li diris, ke manĝaĵoj de la ĉina popolo konsistas ĉefe el vegetalaj nutraĵoj, sed tre malmultaj el animalaj nutraĵoj kun riĉaj mineralaj elementoj, tio rezultigas al ĉu urbanoj ĉu kamparanoj mankon de kalcio, fero, zinko kaj la mitaminoj A kaj B2. Aliflanke, ankaŭ la trosubtila prilaboro de la manĝaĵoj kaŭzas perdon de iuj nutraj elementoj. Krome, alia grava kialo, kiu kaŭzas la kakotrofion de multaj ĉinoj, kuŝas en tio, ke mankas al la loĝantoj scioj pri nutro kaj, oni ne racie aranĝas la manĝaĵojn.

Menciinde, kakotrofio de la plenkreskuloj povas rekte afekcii kvaliton de la novnaskitoj. En kamparaj vilaĝoj, la proporcio de beboj malpezaj ol la normo superis 14% kaj la nutra stato estas tre maltrankviliga. Enketa rezulto montras ankaŭ, ke ĉirkaŭ 40% de pli ol 200 milionoj da elementaj kaj mezlernejaj infanoj el la tuta lando estas kalci-mankaj, kaj pli ol 30% de ili suferas anemion pro manko de fero. En malriĉaj regionoj iuj junuloj suferas rakitismon, anemion kaj aliajn malsanojn pro kakotrofio.

Antaŭ dek jaroj, klopode de iuj nutradistoj, oni ekpraktikis serion da planoj celante ŝanĝi la nutran staton de la lernejaj infanoj. Ekzemple, laŭ "Plano de sojfaboj", la registaro financis la malriĉajn regionojn por ke ĉiu infano trinku bovlon da sojfabsuko ĉiutage. Dank' al tiu plano la proporcio de infanoj suferantaj anemion evidente malaltiĝis, kaj ilia kvalito multe ŝanĝiĝis. Poste, la ĉina registaro lanĉis en urboj "Planon pri bovina lakto por lernejaj infanoj". Laŭ tiu ĉi plano, difinitaj entreprenoj speciale produktis bovinan lakton laŭ ŝtataj kvalitaj normoj por la lernejaj infanoj en mezaj kaj grandaj urboj.

En la jaro 2001 la ĉina registaro fondis Ŝtatan Centron pri Publika Nutro kaj Evoluo, respondan pri plibonigo de la publika nutro, inkluzive de esploro pri koncernaj politikoj kaj normoj kaj de konsultado kaj propagando pri koncernaj scioj. Rilate al la problemo pri manko de mikro-nutraj elementoj por la ĉina publiko, tiu ĉi centro aplikas la metodon de manĝaĵa plifortigo, kiun multaj landoj praktikas, celante ŝanĝi la nutran staton de la ĉina publiko. La tiel nomata manĝaĵa plifortigo temas pri tio, ke oni enmetas mikro-nutrajn elementojn en ĉefajn manĝaĵojn, por ke la publiko oportute kaj sekure gajnu la bezonatajn elementojn per malmulta kosto.

En la jaro 2002 la ĉina Ŝtata Centro pri Publika Nutro kaj Evoluo startigis provon pri nutra plifortigo de tritika faruno en Lanzhou, la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio. Rilate al la nutra stato de la lokaj popolanoj, oni enmetis elementojn de fero, zinko kaj la vitamino E en tritikan farunon, dank' al tio pli ol 1 000 kamparanoj de la antaŭurbo de Lanzhou volonte ekmanĝis nutraĵojn el tritika faruno kun enmetitaj nutraj elementoj.

Komence la vilaĝanoj sentis neniun diferencon de la tritika faruno kun enmetitaj nutraj elementoj kompare kun la kutima faruno, ĉar ili havis saman guston. Tamen 3 jarojn poste la vilaĝanoj perceptis, ke la sanstato multe pliboniĝis.

Pro tiu ĉi ŝanĝiĝo, en la urbo Lanzhou jam pli kaj pli multaj kamparanoj manĝas nutraĵojn el faruno kun enmetitaj nutraj elementoj. Sinjoro Yu Xiaodong, oficisto de la Ŝtata Centro pri Publika Nutro kaj Evoluo, diris, ke tritika faruno estas la ĉefnutraĵo de la ĉinoj, oni enmetas en ĝin mikro-nutrajn elementojn laŭ malsamaj nutraj bezonoj de la loĝantoj en malsamaj regionoj; tiu ĉi metodo estas malmultekosta kaj facila, tial oni devas forte disvastigi ĝin.

Manko de scioj pri nutro estas la grava kialo, kiu kaŭzis kakotrofion. Pro tio koncernaj specialistoj proponis, ke Ĉinio devas kiel eble plej rapide starigi konsultan sistemon de nutradistoj por ke la ĉinaj loĝantoj povu facile ricevi nutran gvidon de la specialistoj.