• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-29 15:55:52    
Bakin aktive partoprenis en Esperanto-movado en juneco (foto)

cri

Karaj retlegantoj, Bakin estas monde konata verkisto kaj liaj verkaĵoj okupas gravan pozicion en ĉina moderna kaj nuntempa literatura historio. Samtempe li ankaŭ estas fama tradukisto. Cetere li estas antaŭulo de esperantistoj. Dum sia tuta vivo, li amas Esperanton, subtenas Esperantan movadon kaj faris eminentan kontribuon por disvolviĝo de ĉina Esperanto-movado. En la hodiaŭa programero, ni dissendos raporton Bakin---Amiko de Esperanto. Parolante pri Bakin, veterana raportisto de Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia sinjoro Liu Junfang konigis: "En 1984 kiam nia redakcio celebris 20-jariĝon de dissendiĝo, Bakin skribis leteron al ni, en kiu li diris,'En la pasintaj 20 jaroj, ni faris grandnombron da laboro kaj viaj programeroj ludis grandan rolon por uzado kaj disvolviĝo de Esperanto, pliigo de amikeco kaj pli profunda kompreno inter ni kaj popolanoj de aliaj landoj. Vi bone agu! Kvankam mi ne povis partopreni en grandioza kunveno en la 18-a, tamen mia koro estas ĉe la via.'"

Profesoro Hou Zhiping, kiu plurjare okupiĝas pri esploro de historio de ĉina Esperanta movado, konigis:

"En 1918, estante nur 14-jara, Bakin jam ekkontaktis Esperanton, tamen oficiala lernado komenciĝis en 1924. Tiam li persistis en lernado je almenaŭ unu horo ĉiutage. Ĉar li scipovis kompreni la anglan lingvon kaj la francan, tial li rapide progresis. En 1928, kiam li vojaĝis al Francio por peti instruadon, li jam povis per Esperanto interkomuniki kun esperantistoj francaj kaj germanaj."

Ekde la jaro 1928, li paŝo post paŝo okupiĝis pri tradukado kaj per Esperanto konigis grandan nombron da alilandaj literaturaj verkoj.

Lia fervoro por disvastigi kaj propagandi Esperanton estas kortuŝa. Ekde la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento en Ŝanhajo, Bakin aktive partoprenis en ĉina Esperanto-movado. Vicprezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio sinjoro Wang Minhao konigis:

"En Ŝanhajo ĝuste ni ofte parolis, ke tiu urbo estas lulilo de ĉina Esperanto-movado. Kaj tiam sinjoro Bakin aktive partoprenis en la movado. Li eĉ instrue subtenis junajn esperantistojn. En la koresponda lernejo, okazigita de Ŝanhaja Esperanto-Ligo, tiam oni nomis ĝin la Ŝanhaja Esperantista Ligo, okazigis Esperanto-kurson, ankaŭ korespondan kurson. Kaj sinjoro Bakin estis instruisto. Do tiam Bakin jam estis bona amiko de la Esperanto-movado. Kaj multaj junaj esperantistoj lernis de li kaj li ankaŭ multe propagandis Esperanton en siaj verkoj."

Pri tio, profesoro Hou Zhiping diris:

"En 1930, eksa ĝenerala vic-sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo Li Naixi sin anoncis por lerni Esperanton. Tiam Bakin persone korektis liajn taskojn."