• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-29 16:15:44    
(foto)Vintre, iru al Jiuzhaigou por vidi neĝpejzaĵon

cri

 

Kvankam Jiuzhaigou en vintro ne estas tiel rava kiel en printempo, ne tiel freŝa kiel en somero, ne tiel pimpa kiel aŭtune, tamen ĝi havas sian propran aspekton vintre. Ĉarma neĝo flugadas sur la ĉielo kiel flokoj de saliko en printempo, senskreupule kisas monton, lagon kaj vian vizaĝon kaj portas vin en la arĝentan mondon. Tio vere igos vin forgesi la konflikton kaj ĝenon kaj purigos vian koron.

 

Laŭ la klimato de Jiuzhaigou, la plej bela pejzaĵo en vintro estas de januaro ĝis majo. Vintre la lagoj de Jiuzhaigou pro la diferencaj sunlumo kaj radia direkto, nur la lagoj Changhai kaj Pando glaciiĝas je ĉirkaŭ 60 centimetroj kaj oni povas agi sur ili. La lagoj Huohua, Shuanglong, Jianzhu glaciiĝas parte.

La neĝa pinto, unu el la kvin plej belaj pejzaĝoj de Jiuzhaigou, radias brilan lumon. Ĝi aspektas kiel la kuraĝa soldato gardanta Jiuzhaigou.

Kvinflora lago estas la fiero de Jiuzhaigou. Se vi rigardas malsupren en "la buŝo de tigro", vi vidos la troigitan koloron de la lago. Tio ŝajnas, ke oni malfermis la trezoran keston de mitologio, plenelvolvas lukson sur la tero. Sed vi ne povas forporti ĝin, vi povas nur meti ĝin en vian memoron.

Tage, la averaĝa temperaturo de Jiuzhaigou estas ĉirkaŭ 1,3 °C kaj en vintro ankaŭ havas la favoran prezon por turistoj. Ekde la 1-a de majo la prospera vizita tempo de Jiuzhaigou venos.

La averaĝa klimato: En decembro estas 2—3 °C , januare –1°C , februare 2—5 °C, marte 3—9°C.

Eniriga bileto: Ekde la 15-a de novembro ĉi-jare ĝis la 31-a de marto venontjare, estas la malprospera turisma tempo de Juzhaigou kaj unu individua bileto estas 80 juanoj kaj la bileta prezo de la vizita aŭto ankaŭ estas 80 juanoj. Tio estas pli malalta ol la duonprezo en prospera turisma tempo.

Atentigaj aferoj

1.La temperaturo tage kaj vespere grande diferencas. Tage la suno brilas. Ĉar altaj montoj ĉirkaŭas Jiuzhaigou, do estas varme tage. Tamen estas malvarme frumatene kaj vespere. Turistoj devas kunporti lan-trikaĵon, kontraŭmalvarman vestaĵon, gantojn kaj skarpon.

2. Ekzistas glacio kaj neĝo en iuj sekcioj de vojo. La turisma servo devas elekti bonan turisman aŭton, spertan ŝoforon kaj kunportigi la kontraŭglitan ĉenon.

3. Kutimaj kunportaĵoj: Kontraŭmalvarma vestaĵo, sunokulvitroj, ombrelo, kontraŭmalvarmuma medikamento, la medikamento kontraŭ la reago sur alta monto, diversaj manĝaĵoj kaj manĝetoj.