• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-29 16:38:44    
Perspektivo de iraka politika situacio ankoraŭ ne estas klara

cri

En la 28-a de decembro, oficisto de Unuiĝintaj Nacioj esprimis, ke la elektado de la iraka Nacia Asembleo okazinta en la 15-a de la kuranta monato estis fidinda kaj oni do ne havas motivon por refari la elektadon. Tiel la justeco, aŭtoritateco kaj fidindeco de la rezulto de la elektado estas garantiitaj. Tamen la irakaj sunaisma sekto kaj kelkaj ŝijaismaj partioj ankoraŭ esprimas dubon kaj malkontenton pri la rezulto de la elektado. Tio malklarigas la perspektivon de la politika situacio en Irako.

La 28-an de decembro en la gazetara konferenco organizita de la iraka sendependa elekta komitato, Craig Jenness, konsilisto de Unuiĝintaj Nacioj pri superrigardo al la elektado de Irako, esprimis, ke la elektado de la iraka Nacia Asembleo estis fidinda kaj travidebla. Li diris, ke 70% de 15 milionoj da irakaj balotantoj partoprenis en la voĉdonado. La proporcio de partopreno estis tre alta, dum la proporcio de plendado estis ege malalta. Krome, la elektado estis iranta ĝenerale en trankvileco. Tamen kelkaj irakaj oficistoj montris, ke ili trovis kelkajn fraŭdajn agojn en la elektado. Laŭ konigo, ĝis nun troviĝas 1 500 plendoj pri fraŭdaj agoj en la elektado, sed nur 50 el tiuj plendoj estis rigardataj kiel gravaj fraŭdaj agoj.

Laŭ rezulto post unuapaŝa kalkulado publikigita de la iraka sendependa elekta komitato antaŭtage, la reganta konservativa ŝijaisma "Unuiĝinta Iraka Alianco" grandamezure antaŭiras per la gajnitaj balotiloj. Tiu ĉi rezulto kaŭzis fortan malkontenton de la sunaismaj partioj kaj aliaj ŝijaismaj partioj. En la lastaj tagoj la irakaj sunaismaj kaj ŝijaismaj partioj unu post alia riproĉis, ke estis fraŭdaj agoj en la elektado, kaj esprimis, ke ili rifuzas akcepti la rezulton de la elektado.

En la 27-a de decembro, miloj da irakanoj faris manifestacion en Bagdado, protestante la fundamentan rezulton de la elektado kaj postulante establiĝon de nacia solidareca registaro. En la 28-a de decembro, 4 000 civitanoj, subtenantaj sunaismajn partiojn, manifestaciis en Samarra, norde de Bagdado.

Analizistoj montris, ke la iraka sendependa elekta komitato baldaŭ publikigos la oficialan rezulton de la elektado. Sub tia cirkonstanco, Unuiĝintaj Nacioj konfirmis la fidindecon de la elektado de la iraka Nacia Asembleo. Tio utilos nuligi dubon de la sunaisma sekto kaj kelkaj ŝijaismaj partioj pri la rezulto de la elektado, por ke ili akceptu la rezulton de la elektado kaj oni kiel eble plej frue establu komunan registaron por gvidi la irakan rekonstruadan laboron kaj restarigi la irakajn enlandajn sekurecon kaj stabilecon.