• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-29 19:38:21    
Zamenhof-festo (3)

cri
ZAMENHOFA TAGO EN BEOGRAD
Zamenhofa tago en decembro inter beogradaj esperantistoj cxi
jare estis Tago de esperantaj libroj. En urba societo, estis
dedicxita al esperantaj libroj. En ejoj de Unuigxo de blindaj
esperantistoj estis, sabaton, organizita kulturarta programo kaj
interesa ekspozicio de libroj skribitaj per Brajlo. En du
prelegoj ankoraux oni parolis pri esperantaj libroj.Tereza
Kapista parolis pri sxia Afrika laboro (sxi verkos libron pri
tio), Gvozden Sredicx parolis pri vortaroj, Nedeljka Lozxajicx
pri ekspoziciitaj libroj Brajlaj. Oni parolis ankaux pri libro
"Interparolado en la frukt-gxardeno" kiu cxi jare aperis
tradukita serbe utiliganta Esperanton kiel pontlingvon. La
tradukon faris Agnesa Eremija. La kunvenon salutis Moma
Krsti? esperantisto el Nisx kiu parolis pri litovia kongreso
de UEA.
Poste, en kamaradeca etoso, cxiuj interparolis pri venonta
aktiveco, aparte pri 79a kongreso de SAT kies domastro en
auxgusto 2006 estos beogradaj esperantistoj.
Informis
Dimitrije Janicxicx
Zamenhof-tagoj en Odeso

Naskig'tagon de L. Zamenhof esperantistoj de Odesa urba esperanto-klubo Blanka akacio" festis dum kelkaj tagoj.
En Studenta Domo de Odesa Nacia politeknika universitato okazis solena kunveno, dedic'ita al kreinto de Espranto. La kunvenon partoprenis membroj de filio de E-klubo Blanka akacio", kiun gvidas docento Tamara Popova. S'i rakontis pri vivo kaj literatura heredo de Ludoviko Zamenhof. Studentoj de la Universitato Marija Skurtul kaj Mih'ail Dimitrijev prezentis al la c'eestantoj grandan dumetran standon, kiun ili preparis speciale por Zamenhof-festo. La tre bone ilustrita stando enhavas sufic'e ampleksan informon pri la lingvo E-to kaj vivo de L. Zamenhof. Pri tutmonda E-movado rakontas multaj artikoloj, fotoj, poemoj, markoj, kovertoj, adresoj por dezirantoj korespondi kun esperantistoj el aliaj landoj. La studentoj konatig'is kun la 12 titoloj de E-j'urnaloj, kiujn abonas la filio de E-klubo Blanka akacio".
Esperantistoj de la klubo partoprenis komunan kunvenon de Odesa urba socio de handikapuloj, dedic'itan al 15 -jarig'o de Unuig'o de organizaj'oj de handikapuloj en Ukrainio", la membro de kiu estas esperantistino Ludmila Orajevskaja. Dum la kunveno prezidanto de la socio N. Komarov enmanigis al L.Orajevskaja diplomon pri s'ia aktiva laboro en la socio. Li diris, ke enmanigo de la diplomo dum Zamenhof-tagoj estas agrabla okazintaj'o por almenau' kurte rakonti pri Esperanto. Kaj li substrekis, ke L.Orajevskaja tradukas el kaj al E-to la sciencajn artikolojn, partoprenas kaj venkas en literaturaj E-konkursoj.
Tradicie okazis c'iujara festado de naskig'tago de L. Zamenhof en la urba esperanto-klubo Blanka akacio". Semen Vajnblat rakontis pri vivo de la kreinto de Esperanto. C'iuj periodoj de lia agado estis ilustritaj per fotoj el la albumo de Henk Thien La vivo de D.Ro L.L.Zamenhof en bildoj". Multaj fotoj el tiu albumo oni povas rigardi en la retejo www. Esperantouniverse.com.
Antaunelonge I. Glagolevskij kolektis tre grandan kaj interesan materialon pri homaranismo, kiu estas unu el la c'efaj partoj de Zamenhofa doktrino. Dum la festado li tre klare rakontis pri gravaj aspektoj de tiu doktrino kaj dank' al tio c'eestantoj pli bone komprenis, kial koro de L. Zamenhof doloris por la tuta homaro.
Ankau' okazis literatura vespero dedic'ita al verkado de L. Zamenhof, kiun lerte gvidis T. Popova. Samklubano M. Dmitrijev, kiu kolektas verkojn de D-ro Esperanto, emfaze tralegis ok poemojn de la Majstro. L. Orajevskaja kaj S. Vajnblat tralegis versaj'on de L. Zamenhof Ho, mia kor'', kiun ili tradukis al rusa lingvo.
En kadroj de Zamenhof-tagoj ankau okazis gratulado de blankakacianoj okaze de tradicia kluba festo de esperantistoj, kiuj naskig'is vintre. Ili ricevis bonajn donacojn - esprantajn librojn. Dum la gaja c'etabla festado estis plenumitaj multaj E-kantoj.
Semjon Vajnblat