• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-29 19:42:30    
INFORMITALE 58

cri
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
72-a IKBE (Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj) en Florenco
La 72-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazos en Florenco (Italujo) de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2006 en la kadro de 91-a Universala Kongreso de Esperanto.
Ĉiuj kongreslaboroj okazos ĉe "Centro Congressi (adreso: piazza Adua 1,
Firenze), kiu estos ankaŭ sidejo de la UK: ambaŭ aranĝoj konsistigos
ununuran programon kaj estos malfermitaj kaj al blinduloj kaj al vidantoj.
Anoj de IKBE loĝos kune en du hoteloj situantaj en du etaĝoj de sama
konstruaĵo, kiu troviĝas en la urbocentro je malmultaj metroj de la
kongresejo kaj de la fervoja stacidomo. Estos disponeblaj 101 litoj en
unulitaj (nur tre malmultaj), dulitaj kaj kvarlitaj ĉambroj. Ĉiuj ĉambroj estas klimatizitaj kaj havas telefonon, televidilon kaj fridujon.
La aliĝkotizoj, por persono dum semajno, estas:
en unulita ĉambro 440 eŭroj,
en dulita ĉambro 320 eŭroj,
en kvarlita ĉambro 160 eŭroj
por okcidenteŭropaj, nordamerikaj, japanaj kaj aŭstraliaj kongresanoj,
80 eŭroj por la ceteraj landoj.
Tiuj kotizoj validas por la blindaj kaj respektivaj (po unu) gvidantoj.
Oni povas antaŭanonci sian aliĝon perpoŝte al:
Daniela Bottegoni,
via Rismondo 1,
I-60123 Ancona (Italujo),
tel. +39 07131602

Por pagoj oni uzu:
poŝtan ĉekkonton n-ro 13905609 titolitan al:
Aldo Grassini, via Rismondo 1,
I-60123 Ancona (Italujo),
bankan ĉekkonton titolitan al:
"Aldo Grassini- IABE, Banca delle Marche,
via Piave 55, Ancona, CIN " Y),
ABI 6055, CAB 2603,
kontnumero 102,
konton ĉe UEA titolitan al:
"Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj),
kodo "IABE-X"
Pliaj informoj pri la 72-a IKBE:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/til_ar/libe/
Daniela Bottegoni,
via Rismondo 1,
I-60123 Ancona (Italujo),
tel. +39 07131602

***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.ukflorenco2006.it aŭ
.
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/in
formitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
ŝ
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio -
Itala Esperantista Junularo -
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al: f.amerio@libero.it
Kompilanto: Francesco Amerio
> 12a ARE en Novjorkio
>
> Inter la 8a kaj la 10a de oktobro okazis la 12a aŭtuna renkontiĝo
> esperantista (ARE) ĉe Silver Bay, Novjorkio, apudlaga konferencejo
> administrata de la junulara kristana asocio (YMCA). La aŭtuna
> renkontiĝo, la kreaĵo de kebekia aktivulo Normando Fleury, unuafoje
> ĉi-jare troviĝis en ĉi tiu loko: la unuajn 11 tiajn aranĝojn oni
> okazigis en Vermonto ĉe Okemo, kies nomo fariĝis vaste konata. Pro
> diversaj kialoj, tamen, oni elektis novan lokon ĉi-jare, kaj, dum
> diskuto
> renkontiĝfine, la 50-60 partoprenantoj sin anoncis ĝenerale
> favoraj al
> la nova renkontiĝejo.
>
> La partoprenantoj venis ĉefe el Nova Anglio, Novjorkio (ne parto de
> Nova
> Anglio, kiel iu rimarkigis), kaj Kebekio. Iuj tamen vojaĝis
> longdistance
> por gustumi la apartan etoson de ĉi tiuj renkontiĝoj: el Otavo,
> Pensilvanio kaj eĉ Meksikio. Plejparte ili alvenis la sabatan
> posttagmezon; la programo komenciĝis per baza kurso (kiu, laŭdinde,
> daŭris dum la tuta renkontiĝo) kaj samtempaj ludo kaj prelego. Tiun
> lastan, pri la esperanta traduko de la Sagao de Njal, lerte donis
> Francisko Lorrain de Montrealo. Vespere okazis, kiel kutime en
> Esperantujo, interkona vespero; pere de interkona demandaro preparita
> de
> Normando, oni certigis ke oni ja renkontis siajn kunpartoprenantojn.
>
> Dimanĉan matenon oni daŭrigis la riĉan kulturan programon: Steve
> Brewer
> organizis kunverkadon de hajkoj, dum Jakobo Schwartz gvidis alian
> vortludon (kiun li mem estis tradukinta en Esperanton). Zdravka Metz
> poste
> gvidis literaturan horon, nova ero en la programo, en kiu diversaj
> personoj rekomendis plej diversajn librojn. Posttagmeze Tomaso
> Alexander
> prezentis interesan prelegon pri la zamenhofa reformprojekto de 1894',
> kiu meritas propran artikolon. Profesoro Ronald Glossop ankaŭ
> priparolis
> la kulturon de Esperanto'. Paŭzo sekvis, dum kiu oni povis esplori la
> belajn ĉirkaŭaĵojn de la konferencejo - almenaŭ se oni pretis
> malsekiĝi, ĉar preskaŭ neniam ĉesis pluvi dum la tuta semajnfino.
> Konkludis la tagon kultura vespero en kiu prezentiĝis kelkaj skeĉoj,
> kantoj k.s.
>
> En la lasta tago konkurencis kelkaj oratoroj, sed premiojn oni ne
> aljuĝis
> - ne pro manko de kompetento aŭ elokvento, sed ĉefe pro manko de
> juĝantoj! Normando Fleury finfine gvidis diskuton pri la venonta
> renkontiĝo, kaj granda plimulto voĉdonis por ke oni reokazigu la
> eventon
> en la sama loko en 2006. Malgraŭ la vetero, la renkontiĝo estis same
> sukcesa kiel kutime; abundis gejunuloj, kiuj flue parolis la lingvon;
> la
> konstruaĵo, kiun oni asignis al la kongreso, estis etosplena - ĝi eĉ
> enhavis grandan kamenon, en kiu konstante brulis fajro por varmigi la
> ĉambron - kaj povis dividiĝi en tri ĉambrojn kiam okazis samtempaj
> aranĝoj. Gratulindas Normando Fleury kaj lia edzino, Zdravka Metz,
> kiuj
> ĉion organizis.
>ESPERANTA VESPERO EN KRAGUJEVAC
Antaŭ kelkaj tagoj, pasintan semajnon, Tereza Kapista prelegis pri Afriko
en urbo Kragujevac (la tria laŭ grandeco en Serbio) kie estis organizita
Esperanta vespero en biblioteko. La kunvenon organizis kaj ĉeestis Saŝa
Pilipoviĉ kaj lia kolegino aktorino Slavica Stojanov kiuj ludis komedion
dum UK en Vilno.
Estis ĉirkaŭ 35-40 homoj kaj Tereza montris bildojn el Afriko kaj fine de
tio sukcesis kolekti 13 eurojn por la afrikaj infanoj por medikamentoj. Du
blinduloj el Beogrado donis al ŝi 15 eŭroj kaj ŝi sendos tion al Rumonge.
Ŝi decidis ĉiam post prelego peti monhelpon por afrikanoj. Partoprenantoj
donados ne multon sed, tamen ĉio estas bonvena.
Post 10 minutoj elsendo en TV pri tiu vespero en biblioteko estis
alvokantoj al TV stacio kiuj pro tio decidis fari unuhoran programon alian
tagon. Du aktoroj kaj Tereza faris unuhoran programon kun anonco ke Tereza
organizos E-kurson en biblioteko, kiu akceptis doni senpage la lokon por
kurso. Tereza montris la novan T-ĉemizon kun surskribo Esperanto lingvo de
Paco kaj promesis ke la plej bona kursano ricevos tion kiel donacon fine de
la kurso.
Informis Dimitrije Janiĉiĉ