• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-30 08:14:57    
You Jin: Rondaĵo

CRI
Filo aǔ filino ĉiam estas globo aǔ pilko aǔ bulo en la okuloj de la gepatroj, unuvorte, io ronda, valora kaj kara.

En la infaneco, li aǔ ŝi aperas kiel kristala globo, kiun atenteme tenas en la manplato la gepatroj kiuj gardas ĝin kontraǔ falo aǔ peciĝo – ĝi glitus sur la teron aǔ plankon, se la mano estus iom malstreĉata; ĝi dispeciĝus, se la fingroj pli forte kunpremus sin – ĉion do ili timas, zorgeme tenante ĝin kaj kuraĝante nek streĉi la forton nek malstreĉi la fingrojn. En la 24 horoj la gepatroj volonte servas kiel gardantoj kaj skrupulaj geservistoj.

La infano kreskas kaj pli aĝas, ĝi do ŝajnas neĝa bulo, brila, ĉarma, tamen fragila kaj facile degelema; ĝin la gepatroj tenas en la polmo, amegas en la koro kaj trezorigas per la tuta animo. La gepatroj klopodas, ke ĝi estu solida, ronda kaj bela. Ili ŝirmas ĝin kontraǔ vento, la suno kaj pluvo. Ili metas ĝin tien, kie la temperaturo estas la plej taǔga. Kiam la suno rostas, ili preferas mem degeli por ke eĉ ne unu guto aperu de la "neĝa bulo".

Post vizito al lernejo infano (knabo aǔ knabino) fariĝas rugbea pilko de la gepatroj, kiuj ĝin firme tenas en la sino per ambaǔ manoj, spitante ĉiajn karambolon kaj kolizion kaj ignorante stumblon kaj falon aǔ vundiĝon.

Elkreskinte filo aǔ filino ŝajnas golfoluda pilko. La gepatroj faras ĉiujn preparojn, por ke ĝi estu trafema kaj atingu kulminon de sukceso.

Siaflanke filo aǔ filino rigardas la gepatrojn kiel pilkojn, sed jam malsamajn. Ili prenas la gepatrojn kiel korbopilkon kaj konkure kaptas ĝin, precipe post sia edz(in)iĝo, kiam ĝi estas ankoraǔ sana aǔ havas financan povon. La gepatroj fariĝas flugpilko, forfrapata jen tien jen ĉi tien, ĉar ili jam ne povas, pro maljuneco, servi kiel vartanto aǔ ĉambrist(in)o aǔ ne havas plu monon. Fine, jam ne per la manoj, sed per la piedo, li aǔ ŝi forbatas futbale la gepatrojn, kiuj estas kaj kadukaj kaj malsanaj – ju pli malproksimen la "futbala pilko" flugas, des pli filo aǔ filino sentas sin sukcesa kaj meritoplena. Fine la gepatroj fariĝas balonoj, flugantaj en la ĉielon, kaj la filino aǔ filo ellasas faciligan spiron kaj suspiron, sentante sin libera de la damninda ŝarĝo.

Tamen, nek ŝi nek li konscias tion, ke la propra infano, vidante ilian ludon de flugpilko kaj futbalo aǔ lukton kontraǔ tia rondaĵo, silente lernas flugpilkan kaj futbalan teknikojn. La infano, ĉu lia ĉu ŝia, elvolvos sian talenton en sia praktika vivo, fariĝinte adolta.