Ĉiu afero havas siajn belflankon kaj malbelflankon. Ekzemple la maro. En decembro, 2004, okazis terura cunamo en Hindia Oceano. La maro lasis homojn vidi sian furiozan aspekton. Sed kiam la maro estas kalma kaj kvieta, ĝi aspektas belega kaj ĝi ankaŭ estas la loko, kie oni volas iri. Poetoj kaj geamantoj dotas ĝin per romantika emocio, marsoldatoj kaj malproksimen vojaĝanta fiŝisto dotis ĝin per profundan kaj densa sopiro al siaj familianoj.
Sed la aspekto sur marfundo estas pli mistera kaj kolora. Se scienctekniko ne estus tiel disvolviĝanta, ni ne povus vidi la pejzaĝon sur la marfundo. Ĉiuj koroloj en la maro estas tiel belaj, brilaj, pompaj kaj natura. Tio vere atentigas nian rigardon kaj ĝia beleco ja povas sufoki la vidantojn.
1 2 3 4 5 6
|