• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-30 17:14:12    
Iom pri intervjuo de raportistoj de EPĈ al Bakin

cri

Raportisto: En 1994 raportistoj de EPĈ Xu Senrong faris intervjuon al Bakin.

Sinjoro Wang: Jes. Du oficistaj laborantoj, ili vizitis, speciale por intervjui al sinjoro Bakin. Ili telefonis al mi rekte kaj mi tuj kontaktis sinjorinon Xiaolin. Kaj ŝi ankaŭ akceptis tuj, aŭskultante mian voĉon. "Kial ne? venu! Sekvantan tagon, matene, venu. Ŝi tuj akceptis kaj poste ŝi raportis al sia patro. Tio ankaŭ estis tre ĝoja tempo por mi tiam. Ni kvarope babilis. Du el Pekino, plus sinjoro Bakin kaj mi. Kaj multe parolis sinjoro Xu Senrong kaj Liu Sigong ankaŭ multe fotis. Kaj poste sendis al mi fotojn, kaj ankaŭ al Bakin. Kaj tio ankaŭ ege kontentigis Bakin. Ni longtempe babilis en lia libroĉambro. Kaj sinjoro Xu donacis al Bakin gazeto de EPĈ kaj klarigis enhavon. Kaj ankaŭ nia ŝoforo estis tre ĝoja, ĉar li hazarde havis tiun ĉi bonan ŝancon kaj eĉ kune fotiĝis kun sinjoro Bakin. Post longa tempo, li klare memoris tiun ĉi tempon kaj kelkfoje parolis kun mi, "Mi havis grandan honoron renkontiĝi kun sinjoro Bakin dank' al vi, dank' al Esperanto."

Raportisto: Tiam Bakin jam estis preskaŭ 90-jara.

Sinjoro Wang: Jes. Kaj poste li enhospitaliĝis kaj de tiam ne povis eliri el la hospitalo. Jam kuŝis en lito kaj ĝuste kiam li malsaniĝis en hospitalo, mi dufoje vizitis lin. En la ĉambro de la hospitalo. Mi kun miaj kolegoj speciale vizitis lin kaj kunportis florojn dezirante al li sanon kaj ankaŭ longvivadon. Li eĉ iom malfacile parolis, tamen salutis min kaj manpremis kun mi. Tiam liaj manoj estis iom malvarmaj. Kaj sinjorino Xiaolin klarigis al mi pri lia farto ekster la ĉambro, en kiu li kuŝis. Tio estis la lasta fojo por mia renkontiĝo kun sinjoro Bakin. Estas bedaŭrinde! Kiam sinjoro Bakin forpasis, en la 17-a de oktobro, tiam mi vojaĝis al Japanio por partopreni en la tutlanda kongreso de Japanio. Do mi hazarde aŭdis tiun ĉi malĝojigan informon kaj tuj rememoris miajn renkontiĝojn kun li.

Raportisto: Kiam sinjoro Bakin estis maljuna, li ĉiam skribis leterojn al ĉinaj esperantistoj por subteni ĉinan Esperanto-movadon, ĉu ne?

Sinjoro Wang: Jes.

Raportisto: Oni diris, ke kiam sinjoro Bakin estis pli ol 20-jara, li ofte partoprenis en Esperanto-movado kaj poste li malproksimis.

Sinjoro Wang: En Ŝanhajo ĝuste ni ofte parolis, ke tiu urbo estas lulilo de ĉina Esperanto-movado. Kaj tiam sinjoro Bakin aktive partoprenis en la movado. Li eĉ instrue subtenis junajn esperantistojn. En la koresponda lernejo, okazigita de Ŝanhaja Esperanto-Ligo, tiam oni nomis ĝin la Ŝanhaja Esperantista Ligo, okazigis Esperanto-kurson, ankaŭ korespondan kurson. Kaj sinjoro Bakin estis instruisto.

Raportisto: Tiam li eĉ servis kiel redaktoro de la ĵurnalo Verda Lumo. Sinjoro Wang: Jes. Oh, mi memoras, ke okaze de la vizito de sinjoro Tokuda Rokuro, japana esperantisto, li donacis al sinjoro Bakin la kopion de Verda Lumo, tiama ĵurnalo en Ŝanhajo, tro dika. Kaj Bakin ege ĝojis vidinte tiun ĉi ĵurnalon kaj diris, "Eĉ mi ne havas multe da ekzempleroj. Do mi ege ĝojis kaj tre dankis sinjoron Tokuda Rokuro". Tre valora la donaco. Kaj ĉina asocio ankaŭ restigis kelkajn ekzemplerojn, ĉar ĝi estis tre fama tiam kaj redaktita de sinjoro Bakin kaj aliaj veteranaj esperantistoj. Do tiam Bakin jam estis bona amiko de la Esperanto-movado. Kaj multaj junaj esperantistoj lernis de li kaj li ankaŭ multe propagandis Esperanton en siaj verkaĵoj.

Raportisto: Tiam li ankaŭ korektis artikolojn de junaj esperantistoj. Sinjoro Wang: Tion mi ne bone scias, tamen mi scias, ke li tre bone subtenis kaj agadis tiam. Li estas nia honora prezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio de la refondiĝo de nia asocio en 1982 kaj poste li daŭrigis la honoran postenon ĝis sia forpaso. Kaj kiam ni okazigis la unuan azian kongreson en Ŝanhajo en 1996, ni petis lin skribi ion por la kongreso. Kaj li volonte akceptis kaj skribis. Kaj ni konservas nun lian skribaĵon. Tio estas granda honoro. Mi klare memoras

Raportisto: Kvankam li estis en tia sanstato, li ankoraŭ subtenas movadon per sia maniero.

Sinjoro Wang: Kvankam li eĉ ne povis skribi, iom malfacile jam, tre malfacile skribi, tamen li klopodis fari tion. Bakin estas grandulo ne nur en esperantujo, sed ankaŭ en nia ŝtato.