• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-04 14:27:22    
Preparado por la 58-a IFEF-Kongreso

cri
Karaj amikoj, kadre de la 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto, okazinta lastaseptembre en la ĉina sudorienta turisma urbo Quanzhou, la kongresanoj esprimis sian subtenon al gastigo de la 58-a IFEF-Kongreso, iuj esprimis, ke ili servos al la kongreso kiel volontuloj. Tio donas pli da memfido al la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio por sukcesigi la kongreson.
La prepara komitato por la kongreso jam sendis invitilon kaj koncernajn materialojn al membroj de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio por ke ili partoprenu en la kongreso kaj organizu aliajn esperantistojn subteni la kongreson.
La prepara komitato ankaŭ prezentis kelkajn opiniojn, ekzemple, aktive partopreni en aranĝoj de la kongreso, aktive kontaktiĝi kun alilandaj kongresanoj kaj servi al ili, verki por la kongreso disertaĵon, organizi artajn programerojn…
Post foj-re-fojaj interkonsiliĝoj la programo de la kongreso jam estas difinita.
Koncerna materialo diras:
…al Ŝanhajo por ĝui la 58-an IFEF-kongreson.
La 58-a Kongreso de IFEF, Ŝanhajo, Ĉinio, 6-13 majo 2006
Kaj la postkongreso en Pekino, 13 – 17 majo
Antaŭ pli ol 20 jaroj, la prezidanto Joachim Giessner de tiama IFEF esperantigis faman verkon "La lastaj infanoj de Oldro Valo" de la germana verkisto Dudrun Pausewang, kaj tiun esperantan version iu ĉino tradukis en la ĉinan.
Oni do diris, ke fervojistaj asocioj internacia kaj ĉina komunikis la kulturon de la du landoj. Fakte, hodiaŭ oni per pli multaj manieroj akcelas tian komunikadon, ekzemple per la kongreso.
Kiam la 57-a IFEF-kongreso sukcese malfermiĝis en Rumanio, la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio jam komencis preparadon de la 58-a kongreso okazonta de la 6-a ĝis la 13-a de majo 2006 en Ŝanhajo, la plej granda urbo de Ĉinio. Ŝajne, la 58-a IFEF-kongreso estas iom diferenca: la kongreso, unuafoje, okazos ekster Eŭropo; la gastiganta lando kun pli-ol-5000-jara historio estas lando kun plej granda loĝantaro kaj la gastiganta urbo Ŝanhajo estas la plej granda urbo de Ĉinio.
Ni elkore invitas vin al la unika lando kaj antikva kaj moderna!
Poste oni ankaŭ presis notojn pri Landa Kongreskomitato.
Pri la gastiganta lando, la materialo diras:
Kun la totala areo de 9,6 milionoj da kvadrataj kilometroj, Ĉinio estas la plej granda lando en Azio kaj la tria en la mondo, post Rusio kaj Kanado. Ĉinio ankaŭ estas lando kun plej multnombra loĝantaro en la mondo, kaj ĝi havas 1 300 milionojn da homoj.
Ĉinio abundas je naturaj riĉfontoj. Ĝi havas plej grandan rezervon da akvoenergio kaj plej multajn specojn da sovaĝaj bestoj kaj vegetaloj de la mondo kaj abundon da mineraloj de diversaj specoj.
La ĉina nacio kun pli ol 5000-jara historio kaj civilizacio havas siajn proprajn vivmanierojn, manĝkutimojn, morojn, kiuj fariĝis grava parto de la ĉina kulturo.
Per siaj belaj montoj kaj riveroj, interesaj tradicioj kaj moroj, kuriozaj bestoj kaj vegetaloj, originalaj muziko kaj dancoj kaj mondfama kuirarto, Ĉinio altiras al si torenton da turistoj. La Granda Muro, Tian'anmen-placo, la Somera Palaco, la Imperiestra Palaco… ĉiuj havas sian interesan historion.
Ĉinio bonvenigas vin!