• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-04 18:16:44    
Komenciĝis elekta kampanjo de Palestina Leĝdona Komitato

cri

En la 3-a de januaro oficiale komenciĝis la elekta kampanjo de la Palestina Leĝdona Komitato. Diversaj politikaj sektoj de Palestino organizis diversajn kunvenojn por propagandi siajn politikajn programojn. Analizistoj montris, ke ĉi-foja elektado estos ekzamenado al la politika forto de diversaj sektoj de Palestino kaj havas gravan influon al la estonteca politika situacio en Palestino.

La Palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah), la ĉefflua sekto en Palestino, kiu havas la pozicion de reganta partio, okazigis ceremonion ĉe la tombejo de Yasser Arafat en Ramallah ĉe la okcidenta bordo de Jordano kaj oficiale startigis la kampanjan aktivadon de la partio. Unu el la ĉefaj kandidatoj de Fatah, Nabil Sha'ath, diris, ke ĉi-foja elektado de la Palestina Leĝdona Komitato estas "historieca bonŝanco", per kiu la palestinanoj montros al la tuta mondo, ke ili havas la rajtojn por akiri liberecon kaj fondi sendependan ŝtaton. Fatah promesis, ke ĝi klopodos por antaŭenpuŝi reformadon, restarigi leĝsistemon, plibonigi sekurecan staton, elimini koruptecan fenomenon kaj solvi senlaborecan problemon. La palestina armita sekto – la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas) – okazigis kunvenon de kampanjo en Gaza Zono kaj elmetis sloganojn, kiaj "Islamo estas elirejo" kaj "Unuflanke rezistado, aliflanke konstruado".

La elektado de la Palestina Leĝdona Komitato egalas al la parlamenta elektado en la okcidentaj landoj. En ĉi-foja elektado 728 kandidatoj arde konkuros por 132 sidlokoj en la leĝdona komitato. Laŭ la reguloj, ĉi-foja elektado prenos du rimedojn. La unua rimedo: duono de la 132 sidlokoj estos naskitaj en la elektado de la tutlanda skalo, la balotantoj faros baloton por la partioj kaj la 66 sidlokoj estos dividitaj inter la partioj laŭ iliaj respektivaj proporcioj de balotiloj ricevotaj. La alia rimedo: la ceteraj 66 sidlokoj estos rekomende naskitaj de diversaj elektaj regionoj kaj la elekta instanco decidos la nombron de sidlokoj laŭ la loĝantara proporcio de diversaj elektaj regionoj. La balotantoj do rekte faros baloton por kandidatoj, sed ne por partioj. Ĉu la kandidatoj estos elektitaj, tio estos decidita de la balotiloj, kiujn ili ricevos.

Unu el la rimarkindaj karakteroj de ĉi-foja elektado de la leĝdona komitato estas tio, ke la palestina armita organizo Hamas unuafoje partoprenas en la elektado. Ĝia partopreno en la elektado formis fortan defion al Fatah, la ĉefflua kaj longe reganta sekto en Palestino. De la fondiĝo de la palestina nacia leĝdona institucio en 1994, Hamas ĉiam rifuzis partopreni en la palestina politika institucio kun la preteksto, ke Hamas oponas kontraŭ paca intertraktado kun Israelo.

Oni ankoraŭ ne scias, ĉu glate iros ĉi-foja elektado. Israelo jam esprimis, ke ĝi ne permesos al la araboj en la orienta Jerusalemo partopreni en la balotado.