• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-04 19:49:06    
Popolanoj ĝuis frukton de ekonomia kreskado en 2005

cri

Retrospektivante la ĉinan ekonomion en 2005, vi certe trovos, ke en 2005, kiel en la lastaj jaroj, rapide disvolviĝis la ĉina ekonomio. Sed estas diference, ke en la pasinta jaro, ĉinaj popolanoj pli multe ĝuis frukton de la ekonomia kreskado ol en la lastaj jaroj.

La grena areo estas sama kiel antaŭe, sed en la lasta jaro la enspezo de kamparano Hong Tiangan pliiĝis. Sinjoro Hong Tiangan loĝas en la ĉina meza provinco Anhui.

"En 2005, la provinco Anhui ĉiuflanke nuligis agrikulturan imposton, tial la imposto je 700 juanoj de renminbi en unu hektaro estas senigita, en 2005 mi plantis pli ol 80 hektarojn, tiel mi pliigis enspezon je pli ol 50 mil juanoj de renminbi."

En 2005, 800 milionojn da kamparanoj, kiel sinjoro Hong Tiangan, ĝuis la nuligon de agrikultura imposto, kaj la nuligita imposto atingis 23,3 miliardojn da juanoj de renminbi. Pro la senĉesa altigo de industrio kaj servado, la proporcio de agrikultura imposto en la ĉina imposta sumo jam estas tre malalta kaj la kontribuo al la ŝtata financo estas tre malgranda. Kaj en la lastaj jaroj, la ĉina registaro ĉiam rigardis la akceladon de kampara disvolvo kiel la plej gravan aferon. Tial, senigo de la agrikultura imposto ne influis la ŝtatan financon, sed pliigis enspezon de kamparanoj kaj altiris konsumon en la kamparo.

La redukto kaj senigo de la agrikultura imposto ege altigis produktan aktivecon de ĉinaj kamparanoj, kaj akcelis produktadon de greno kaj pliigon de kamparana enspezo. Antaŭkalkule, en 2005 ĉina grena totala produkta kvanto pliiĝis je pli ol 14 miliardoj da kilogramoj ol tiu en 2004, kaj ankaŭ kamparana enspezo evidente pliiĝis ol tiu en 2004.

Por homoj kun malalta kaj meznivela enspezo en ĉinaj urboj, la plej ĝojiga afero en 2005 estas, ke la ĉina leĝdona instanco decidis altigi la kolektan nivelon de individua enspeza imposto. En 2006, la politiko oficiale estos plenumata.

Sinjorino Chen Yuexiu, kiu loĝas en la ĉina norda provinco Shanxi, subtenas la revizion. Ŝia monata enspezo estas preskaŭ 1 700 juanoj de renminbi, ŝi diris, ke la altigo de la normo signifas 'impostan redukton'. Ŝi kalkulis:

"Preskaŭ duono de mia monata enspezo elĉerpiĝas por domokredito, cetere, ni devas pagi elspezon en telekomunika, trafika kaj aliaj flankoj, tiel ĉiumonate, mi havas nur iom da libera mono. Pro la altigo de la normo, ĉiumonate mia laŭenspeza imposto estos malpli ol 80 juanoj de renminbi ol antaŭe. La redukto estas malmulta, sed mi havos pli multan liberan monon."

Ĉinoj kun malalta kaj meznivela enspezo pli multe profitos de la altigo. Koncerna respondeculo de ĉina Ŝtata Administracio pri Impostado konigis, ke pro la altigo la financo de la ĉina registaro reduktos 28 miliardojn da juanoj de rendminbi, tio egalas, ke la ŝtato cedis profiton al impostpaguloj, precipe al multaj homoj kun malalta kaj meznivela enspezo. Tio grade solvos la problemon, ke la imposta ŝarĝo de la rango de malaltanivela enspezo estas relative forta, kaj utilos al redukto de la distanco inter malriĉeco kaj riĉeco kaj protekto de la sociaj justeco kaj stabileco.