• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-04 19:45:06    
En 2005 vivo de ĉinoj plu estis plibonigita.

cri
En 2005, la vivo de ĉinoj plu estis plibonigita. Laŭ statistiko, en la 3 unuaj trimestroj, kreska proporcio de pokapa disponebla enspezo de familioj en urboj kaj pokapa neta enspezo de kamparanoj estis pli alta ol tiu de ekonomia kreskado en la sama periodo. La rapida kreskado de ensepzo de loĝantoj en urboj akcelis pluapaŝan vigliĝon de la enlanda konsuma merkato.

En la ĉina orienta provinco Jiangsu, kamparano Qi Jijun loĝas en kamparo, distanca al urbo je dekoj da kilometroj, sed aĉeto en superaj magazenoj jam estas la ordinara afero de li kaj liaj samlokanoj. Lastatempe, li aĉetis klimatizilon en supera magazeno.

"Komercaĵoj estas riĉaj en supera magazeno, ni ŝatas aĉeton en la magazeno, la medio estas tre bona."

Pro la altigo de konsuma kapablo de kamparanoj, supera magazeno ne estis speciala por ĉinaj urboj. Nun, en ĉina kamparo, jam troviĝas pli ol 70 mil diversaskalaj superaj magazenoj, kaj aĉetante kamparanoj havas pli multajn elektojn.

Laŭ statistiko, en la unuaj 10 monatoj de 2005, sumo de tutlanda komsumaĵa detalado atingis 5 100 miliardojn da juanoj de renminbi, pli multe je 13% ol tiu en la sama periodo de 2004, ĉi tiu kreska mezuro altiĝis je 4% ol la ekonomia kreska rapideco. Samtempe, enspezo de turismo, restoracioj kaj aliaj servaj fakoj grandmezure altiĝis.

Kompreneble, kreskado de enspezo de ĉinoj kaj altigo de vivo en 2005 estas ne dispartigebla el la daŭra stabila kaj sana disvolvo de la ĉina ekonomio en la jaro. Specialisto de la ekonomia instituto sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj Yuan Gangming taksis la situacion de la ĉina ekonomio en 2005 opiniante, ke en 2005 la montro de la ĉina ekonomio estas plej bona.

"En 2005, la ekonomia funkciado estis tre bona, laŭ la rilatoj inter kreska rapideco de enlanda produkta totala sumo kaj prezo, la situacio estas tre ideala, nun la kreska rapideco de la enlanda produkta totala sumo altiĝis je 9,5%, sed konsuma prezo de loĝantoj ankoraŭ troviĝas preskaŭ en 2%, estas malfacile aperigi adekvatecon inter ili. La prezo malpliiĝis, sed la kreskado ne malpliiĝis, tial la situacio en 2005 estas la plej bona en la lastaj 3 jaroj."

Sed ĉinaj ekonomiaj oficistoj kaj specialistoj ankaŭ konis, ke en 2005, en la ĉina ekonomia funkciado ankoraŭ ekzistis multaj problemoj. La ĉefa problemo estas la riĉfontaj intenseco kaj la media polucio. Ekzemple, en la 4-a trimestro, sinsekve okazis akcidentoj en iuj karbminejoj, ĉi tiuj akcidentoj estis kaŭzitaj de problemoj en la ekonomia funkciado. La akcidentoj alportis malpozitivan influon al sekureco en la produktado kaj vivo de popolanoj.

Pri la problemoj, la ĉina registaro jam eksplicite elmetis, ke tenante la ekonomian disvolvon, la ĉina registaro klopodu por redukti riskon alportitan de la ekonomia disvolvo. Interalie, la plej grava afero estas altigo de utiliga proporcio de riĉfontoj kaj altigo de la mediprotekta nivelo. En kunveno ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan esprimis, ke Ĉinio jam difinis energioŝparadon kaj mediprotektadon kiel bazan ŝtatan politikon.

"Antaŭ la nova situacio, ni klare elmetis praktike transmovi la ekonomian disvolvon en la ĉiuflanke, harmonie kaj kontinuigeble disvolvan trakon, rapidigi ŝanĝon de ekonomikreskiga maniero, rigardi ŝparadon de energioj kiel bazan politikon kaj rimarkinde altigi utiligan proporcion de riĉfontoj."

Akcelate de la ĉina registaro kaj dank' al aktiva partopreno de popolanoj, ŝparado de energioj kaj media protektado jam fariĝis la ĉefa temo en la ĉina ekonomia vivo en 2005. Laŭ informo, en 2006, Ĉinio pluapaŝe iniciatos ŝparadon de energioj kaj redukton de polucio por, ke ĉinoj povu pli multe ĝui sekuran medion.