• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-05 08:24:54    
Historia Verkisto

CRI
Yao Xueyin, la aǔtoro de "Li Zicheng", naskiĝis en la gubernio Dengxian de la provinco Henan, 1910. Lia literatura kariero komenciĝis en la lasta tempo de la 30-aj jaroj. Printempe de 1938, "Literatur-arta Pozicio", kies ĉefredaktoro estis Mao Dun (kiun ni jam konigis en la reto kaj radio), publikigis novelon de Yao Xueyin, titolitan "Manko de Duona Ĉaro da Pajloj" kaj temantan pri vivo de kontraǔjapana partizana taĉmento. Poste Yao Xueyin migris al Chongqing (nuna municipo en la sudokcidenta regiono) kaj laboris kiel vicestro de Verkada Esplorejo de Tutlanda Kontraǔmalamika Asocio de Literaturistoj kaj Artistoj. En la 40-aj jaroj aperis liaj noveloj kaj romanoj, ekzemple "Niu Dequan kaj Ruĝa Karoto" (1942), "En Tempo de Printempaj Varmiĝo kaj Florado" (1944), "Amo en Armeo" (1946) kaj "Longa Nokto" (1947). En la periodo de la 3-a Enlanda Revolucia Milito (1945—1949), li faris instruadon en universitato kaj aliflanke esploradon pri spiona politiko en la dinastio Ming (1368—1644). En 1957 li eklaboris en verkista asocio de Wuhan (en la meza provinco Hubei). Poste li fariĝis prezidanto de Kultura Federacio de la Provinco Hubei. Yao Xueyin estas pli konata kiel historia verkisto. Kaj lia monumento estas "Li Zicheng". Fakte en la 30-aj jaroj li jam komencis tuŝi historion de la menciita dinastio Ming, tamen tiama kondiĉo ne permesis al li fari grandan entreprenadon. En la 40-aj jaroj li ekhavis ideon verki historian romanon. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, por realigi sian idealon, li faris vastajn kaj profundajn legadon kaj analizadon de historiaj materialoj. Post plena preparado, en 1957, li oficiale komencis verkadon de "Li Zicheng". En 1963 aperis la 1-a volumo. Post 2 jaroj li atingis manuskripte plej grandan parton de la 2-a volumo. En 1977 eldoniĝis la 2-a volumo, kompletigite en 1972. Kara retleganto, parenteze mi klarigu la titolon! Li Zicheng, nomo de homo. Kio li estis? Li Zicheng (1606—1645), gvidanto de kamparana insurekcio en la lastaj jaroj de la dinastio Ming. En la infaneco li faris paŝtadon por bienulo en Mizhi de la nordokcidenta provinco Shaanxi. En 1629 li gvidis la ribelon. Laǔplane Yao Xueyin estis verkonta 5 volumojn de "Li Zicheng", celante resumi bazan regulecon kaj historian sperton el kamparana milito en la feǔda socio, per reaperigo de la procezo de tio, kiel la revolucia milito de kamparanoj, gvidata de Li Zicheng, sin turnis el malforteco en potencecon kaj sukceson sed fine en fiaskon. En sia romano la aǔtoro vaste priskribis diversajn klasojn, tavolojn, politikajn klanojn, militajn grupojn kaj sociajn sektojn, manifestante iliajn kompleksajn kaj komplikajn rilatojn. El la publikigitaj 1-a kaj 2-a volumoj oni povas klare vidi, ke li jam parte atingis sian celon. Li ja klopodis apliki vidpunkton de historia materiismo por konkrete prezenti la ĝeneralan historian tendencon kaj sociajn kaǔzojn de rapida disvolviĝo de la kamparana armeo unuflanke kaj de lavangeca disfalo de la dinastio Ming. Elstara sukceso de "Li Zicheng" estas, ke la aǔtoro brile modlis grandan nombron da artaj figuroj kaj per tio riĉigis la homfiguran galerion por la nuntempa literaturo de Ĉinio.