• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-05 14:20:57    
Literaturo kaj arto: kiel alfronti la merkaton

cri

De la lastaj 20 jaroj post reformado kaj malfermo, sekve de establiĝo de merkata ekonomio en Ĉinio, profunde ŝanĝiĝis diversaj flankoj de la socio. Merkata ekonomio, kiel ĉefa ekonomia formo, ege stimulas socian vivforton, akcelas rapidan kreskadon de socia trezoro kaj ĉiuflankan progreson kaj disvolviĝon de la socio, tamen samtempe kaŭzis novajn kontraŭdiron kaj problemon. Kiel alfronti tiajn kontraŭdiron kaj problemon estas la esenca diskuttemo de rondo de literaturo kaj arto de la lastaj jaroj. Antaŭ nelonge, "Pekina Forumo pri Literaturo kaj Arto en 2005" faris profundan diskuton pri la temo "merkata ekonomio kaj literaturo kaj arto". Pli ol 200 fakuloj kune analizis kaj diskutis problemojn de literaturo kaj arto sub la kondiĉo de merkata ekonomio kaj diskutis kiel serĉi novan disvolvan vojon por literaturo kaj arto.

Tio estas komune videbla fakto, ke disvolviĝo de la merkata ekonomio akcelis prosperon de ĉinaj literaturo kaj arto. Profesoro el Ĉina Popola Universitato Jin Yuanpu opiniis, ke socia trezoro kreita kaj akumulita de la merkata ekonomio liveris riĉan materialan bazon por disvolviĝo kaj prosperiĝo de literaturo kaj arto, kreis pli kaj pli multe da pagivaj konsumantoj por sociiĝo de produkto de literaturo kaj arto kaj liveris pli vastan spacon produktan kaj disvolvan por artistoj kaj literaturistoj. La ĉefa influo de la merkata ekonomio al literaturo kaj arto estas tio, ke sekve de disvolviĝo de la merkata ekonomio, aperis prospero de literaturo kaj arto. Tamen, merkata mekanismo kaj merkata leĝo samtempe eniris en kampon de literaturo kaj arto. Relative ŝanĝiĝis interna mekanismo de literaturo kaj arto inkluzive de komponado kaj konsumado. Tial, tio ne nur alportas novan ideon kaj penson al rondo de literaturo kaj arto, sed ankaŭ naskis multe da novaj fenomenoj kaj problemoj.

Fakuloj faris kritikadon al malbona inklino de la merkatiĝo de literaturo kaj arto de la lastaj jaroj. De la fino de 1990aj jaroj, literaturo pli kaj pli estas disponita de komerca merkato kaj pleje montriĝis ĝia konsumeca amuza funkcio. Amuzeco pli kaj pli fariĝis forta akcel-forto de literatura kompono. Por ĝojigi la publikon, verkistoj sin transformis kiel amuzilon.

Fakuloj elmetis disvolvan vojon de ĉinaj literaturo kaj arto sub la kondiĉo de la merkata ekonomio. literaturo kaj arto devas teni revon sub la kondiĉo de la merkata ekonomio. Post eniro en la merkatan ekonomion, ĝi ĉasas profiton, tamen samtempe ĝi ne devas ŝanĝi la principon servi al la popolo.