• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-05 15:46:13    
Retaj amaskomunikiloj alportas al ĉinoj pli ĉarmajn vidadon kaj aŭskultadon

cri
Kun la impeta disvolvado de scienco kaj tekniko, pli kaj pli multaj ĉinoj volas akiri novaĵojn kaj informojn pere de retoj, kaj la disvolviĝantaj retaj amaskomunikiloj alportas al ĉinoj pli ĉarmajn vidadon kaj aŭskultadon. En hodiaŭa programero Socia Vivo, ni parolu pri tiu temo.

Antaŭ nelonge, nia raportisto faris malgrandskalan sondon en homplena strato de Pekino. El la 10 alparolatoj 9 esprimis ke ili retumas por legi novaĵojn, kaj 4 el ili diris ke la retaj amaskomunikiloj jam fariĝis ilia ĉefa kanalo por akiri novaĵojn.

"Mi malofte aĉetas ĵurnalojn nun, kaj legas novaĵojn ĉefe en retoj, kiaj SOHU, XINHUANET, CTRIP de CCTV."

"Mi ofte retumas por legi novaĵojn. Mi atentas landajn kaj internaciajn novaĵojn, kaj ankaŭ amuzajn informojn."

La freŝdata statistiko de la Ĉina Interreta Informa Centro montras ke la ĉinaj retumantoj jam superis 100 milionojn da homoj, kaj pli ol duono el ili celas ĉefe akiri novaĵojn. Ne nur pli kaj pli multaj ordinaraj ĉinoj fariĝis legantoj de retaj amaskomunikiloj, sed ankaŭ altaj gvidantoj ekatentas la publik-opinian forton de tiuj novaj amaskomunikiloj. Antaŭ du jaroj la ĉina ŝtata prezidanto Hu Jingtao komprenis opiniojn de kuracistoj por rezisti kontraŭ Sarso pere de retoj, dume ĉina ĉefministro Wen Jiabao konis pensojn de studentoj pere de iliaj skriboj en retoj.

Por liveri al legantoj pli multajn informojn, ĉinaj trunkaj tradiciaj amaskomunikiloj, kiaj Xinhuaa Novaĵagentejo, Renmin Ribao kaj CCTV jam metis retan publikigon de artikiloj en la tagordon de siaj raportistoj kaj redaktoroj. Ili rete publikigas pli ol 20 000 novaĵojn ĉiutage. Kial oni tiel fervoras por la retaj amaskomunikiloj? Ni aŭskultu komenton de sinjoro Ma Weigong, ĝenerala redaktoro de CRIOnline:

"Ni prenu disaŭdigon kaj televidon kiel ekzemplojn. Iliaj aŭskultantoj kaj televidantoj ĝenerale negative akceptas informojn. Ili aŭskultas nur la disaŭdigitajn kaj vidas nur la televidigitajn. Tamen la retumantoj povas laŭplaĉe elekti la temojn, sekve de tio ili havas grandan spacon por elektado."